Kartuŝo de Amenhotepo la 3-a
en hieroglifa skribo
M23
X1
L2
X1
<
N5C10V30
>

Apartenanta al fragmito kaj al abelo Nebmaatre

G39N5
<
M17Y5
N35
R4
X1 Q3
>

Amenhotepo, filo de Reo

Kartuŝo estas moderna markigo de aparta ovala kadreto - parto de hieroglifa skribo de reĝa titolaro en antikva Egiptio. Unuafoje ĝi estas dokumentita por skribo de nomo de reganto Snofru en periodo de la 4-a dinastio.

Kartuŝo de Tutanĥamono, la 18-a dinastio

Priskribo redakti

La evoluo de la titolaro estis fermita komence de Meza imperio, plej malfrue ekde tiu ĉi tempo ĝi konsistis el sume kvin nomoj gviditaj de signoj parolantaj pri la karaktero de la reĝa potenco, dum kio iliaj partoj estis, apud la t.n. sereĥo, du kartuŝoj gviditaj de apartenantaj hieroglifaj signoj: la unua servis por skribo de la t.n. trona nomo (nomo nisut-bitej), la alia por skribo de naskonomo (nomo Filo de Reo).

La ĉefa reĝa edzino por skribo de sia nomo uzis unu kartuŝon. Sed se la virino fariĝis reganta reganto (ekzemple Hatŝepsut), ŝi uzis memkompreneble la plenan reĝan titolaron.

La specifa maniero de uzo de kartuŝo estas skribado de la nomo de dio Atono en du kartuŝojn en la tempo de la religia reformo de Aĥnatono kaj poste de nomo de dio Amono en unu kartuŝon en la tempo de ekzistado de la t.n. dia reĝlando de Amono en Supra Egiptio post pereo de la 20-a dinastio, kio koneksas kun teologia evoluo de tiuj ĉi kultoj.

La aspekto kaj signifo de la kartuŝoj estas derivataj diverse, dum kio diferencaj teorioj ne bezonas devige elimini sin. Povas devene temi pri ŝnureto, kies du finaĵoj estas firme kunligitaj kaj ankritaj per ligneto. Egiptanoj mem tiel iam desegnis la kartuŝojn kaj ĉar ni scias, ke la nodo havis ŝirman signifon, la kartuŝo estus simbolo de magia ŝirmo de reganto.

Iam estas kun la ligilo al simileco kun la simbolo ŝen interpretata kiel simbolo de senfineco kaj senlimigeco de la reĝa potenco, alifoje eĉ por supozata konekso kun hieroglifa signo kun la signifo "suno" (dum samtempa ascendo de kulto de la suna dio Reo kaj enkonduko de nomo filo de Reo en la reĝan tirolaron) kiel simbolo de la regado de reganto super ĉio, kio estas lumigata fare de la suno.

Vidu ankaŭ redakti