Tutanĥamono (naskiĝis ĉirkaŭ 1347 a.K., mortis ĉirkaŭ 1339 a.K.) - faraono de la dekoka egipta dinastio, filo de la hereza faraono Aĥnatono. Lia regado koncentriĝis pri reĵeto de monoteisma kulto de dio Atono, kiun enkondukis Aĥnatono, favore al tradicia egipta politeismo.

Tutanĥamono
Tutanĥaton/Tutanĥamon
Tempo de regado ~1333-1323 a.K.
Naskonomo
<
M17X1
N35
N5
X1G43X1S34N35
Aa1
>
Tutanĥaton
<
M17Y5
N35
X1G43X1S34
>
Tutanĥamon
Trona nomo
M23L2<
N5
V30
L1Z2
>
Nebĥeperure
Nomo de Horuso
G5
E1:D40-X1-G43-X1-F31-S29--G43-X1:Z2
Patro
M23L2<
N5nfrL1Z3N5T21
n
>
Amenhotep la 4-a - Aĥnaton
Nefercheprure waenre
Patrino
V31
Z4
iAB1

Kija (edzino de Aĥnaton)
Kripto KV62
vdr

Gepatroj kaj la familio redakti

Danke al genetikaj esploroj faritaj en Nacia Muzeo en Kairo en la jaroj 2007–2009, oni sukcesis fiksi parencecon inter membroj de la reĝa familio. La esploroj konfirmis, ke lia patro estis Aĥnatono – iliaj mumioj havas ankaŭ la saman sangogrupon. Esploroj de DNA pruvis, ke lia patrino estis filino de Aĥnatono, do iliaj gepatroj estis gefratoj. Pli frue oni indikis interalie blokon de Ĥnum, transportitan de Amarna, kiu titolas Tutanĥamonon filo de la reĝo, el lia korpo.

Lia edzino estis pli aĝa fratino, la tria filino de Aĥnatono kaj Nefertiti. Du filinoj el tiu ĉi nupto naskiĝis mortaj kaj estis entombigitaj kune kun sia patro en lia tombo.

Vivo redakti

Tutanĥamono transprenis regopovon ĉirkaŭ 1333 a. K., post morto de la reĝino Nefertito. Komence nomiĝis Tutanĥaton kiel adoranto de Atono (la Suno), sed poste li refariĝis adoranto de Amono, ŝanĝis sian nomon kaj revenigis la pastrojn de Amono al iliaj temploj kaj oficoj, transprenante la tradician religion. En la tria regojaro transprenis ĉefurbon al Memfiso, laŭ propra elekto. Li fariĝis reĝo kiel 9-jarulo kaj mortis kiel 18- aŭ 19-jarulo. Entobigita en la nekropolo de Tebo. La vera reganto estis kortegano Aje, kiu post morto de la juna faraono fariĝis reĝo, tial ekzistas suspekto, ke li perforte forigis Tutanĥamanon, kiam proksimiĝis ties plenkreskeco kaj li povus transpreni la potencon. Alia suspektito, krom la veziro, estas posta faraono Horemheb.

Tutanĥamono famiĝis je la jaro 1922, kiam angla arkeologo Howard Carter trovis lian tombon je la 4a de novembro, nedifektitan kaj plenan de fabelaj riĉaĵoj, kiuj nur povas doni imagon, kiaj trezoroj estis en elrabitaj kriptoj de multe pli gravaj faraonoj.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Wera Blanke: La belulino venis – 100 jarojn Nefertito en Berlino. Okaze de ekspozicio pri Nefertito, historia rakonto pri la vivo de la gravuloj de ties epoko, nome Nefertito mem, sed ankaŭ Tutanĥatono, poste nomita Tutanĥamono, Eĥnatono kaj Horemhebo, inter aliaj.[1]
  • Franz-Joseph Geidel per kvarpaĝa artikolo priskribas diversajn malbonajn okazaĵojn kiuj okazis rilate al la malkovro de la tombo de faraono Tutanĥamono; krome li aldonas komentojn pri surprizaj scipovoj de antikvaj popoloj, rilate al pluraj el la konstruaĵoj de Antikva Egipto, ĉefe pri piramidoj.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. Wera Blanke: La belulino venis – 100 jarojn Nefertito en Berlino. Beletra Almanako (nº 18), oktobro 2013, paĝoj 46-53.
  2. Franz-Joseph Geidel, La malbeno de la faraono, Kontakto, nº 307, januaro 2022, pp. 6-9.