Meteorfera ponardo de Tutanĥamono

Fera ponardo de Tutanĥamono ege kongruas kun meteora kompono, inklude homogenecon. Origine malkovrita en 1925 en la reĝa tombo de Tutanĥamono nome KV62 de la 14-a jarcento a.K. de la Valo de la Reĝoj fare de la arkeologo Howard Carter, la fera ponardo estas de meteorŝtona deveno.

Ekde la 1960-aj jaroj la alta enhavo de nikelo en la klingo estis akceptita kiel indikilo de meteora deveno.[1] Pli ĵusa studo publikigita en junio 2016 atingita pere de analizoj per fluoreska spektrometro de Ikso-radioj montris, ke la kompono de la klingo estas ĉefe el fero (Fe) kaj el 11% da nikelo (Ni) kaj 0.6% da kobalto (Co). Tio signifas, ke ĝia kompono estas metita ene de mediano de grupo de 76 antaŭe malkovritaj fer-meteorŝtonoj.

La enhavo de nikelo en la kerna metalo de plej el ferometeoritoj gamas el 5% ĝis 35%, dum ĝi neniam superas 4% en historiaj feraj artefaktoj el surteraj ercoj produktitaj antaŭ la 19a jarcento.[2]

Krome, la proporcio inter nikelo kaj kobalto de tiu klingo estas komparebla al fermeteoraj materialoj.[2]

En la epoko de la mumiigo de la kadavro de la faraono proksimume en la jaro 1323 a.K. (nome Bronzepoko), fera fandado kaj produktado estis rara. Feraj objektoj estis uzitaj por nur artaj, ornamaj, ritaj, donacaj kaj ceremoniaj celoj kaj por pigmentado.[2][3] Tiel, fero dum tiu epoko estis pli valora ol oro aŭ konsiderita pormalica. Feraj artefaktoj estis donacitaj kiel reĝaj premioj dum la periodo tuj antaŭa al la regado de Tutanĥamono (t.e., dum la regado de Amenhotep la 3-a).[2][3][4][5][6]

Notoj redakti

  1. Bjorkman (1973). "Meteors and Meteorites in the Ancient Near East". Meteoritics and Planetary Science. 8: 124.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (2016) “The meteoritic origin of Tutankhamun's iron dagger blade”, Meteoritics & Planetary Science 51 (7), p. 1301. doi:10.1111/maps.12664. 
  3. 3,0 3,1 Johson, Diane (from: Open University), "Why did Tutankhamun have a dagger made from a meteorite?", IBTimes Co., Ltd., 3 June 2016.
  4. Walsh, Declan, "King Tut's Dagger Made of 'Iron From the Sky', Researchers Say", The New York Times Company, 2a de junio 2016.
  5. Panko, Ben, "King Tut's dagger made from an ancient meteorite", American Association for the Advancement of Science, 2a de junio 2016.
  6. Bjorkman, J.K.. (1973) Meteors and Meteorites in the Ancient Near East.