La Antikva Egiptio estis la posta subdivido de la Supra Egiptio kiu konsistis el la oazo de Fajum ĝis Asiut.

Meza Egiptio
Regiono
Nomosoj de Antikva Egiptio
Nomosoj de Antikva Egiptio
Nomosoj de Antikva Egiptio
regiono [+]

LandoEgiptio
- koordinatoj28° 4′ 12″ N, 31° 3′ 0″ O (mapo)28.0731.05Koordinatoj: 28° 4′ 12″ N, 31° 3′ 0″ O (mapo)


Meza Egiptio (Egiptio)
Meza Egiptio (Egiptio)
DEC
Meza Egiptio
Meza Egiptio

Map
Meza Egiptio
Vikimedia Komunejo:  Middle Egypt [+]
vdr

En la Antikva Egiptio la teritorio havis du grandajn dividojn (Supra Egiptio kaj Suba Egiptio), prnante kiel referencon la riveron Nilo. Tiuj ĉi regionoj estis subdividitaj je nomosoj, regataj de nomarkoj. La Supra Egiptio konsistis el la tuta regiono de la Nildelto ĝis Memfiso (proksime al Kairo). La Supra Egiptio iris de Memfiso ĝis Elefantina (proksime al Asuano)

La norda parto, la delto, apartenis al la regno suba Egiptio, kun ĉefurbo en Memfiso; la suda parto apartenis al la regno Supra Egiptio, kun ĉefurbo en Tebo (proksime al nuna Luksoro). Tiel, en la egipta parto de la Nila valo, almenaŭ nome, daŭre estis du regnoj nomataj la "Du Landoj".

La tuta kvanto de nomosoj variis inter 37 kaj 47, laŭ Plinio la Maljuna, de la 1-a jarcento a.K. En epoko de Strabono, kiu vizitis Egiption ĉirkaŭ la jaro 25 a. K., ĝi estis dividita en 37 nomosojn, dek en la Suba kaj 17 en la Meza Egiptio (Heptanomido) kaj aliaj dek en la Supra Egiptio.

Meza Egiptio redakti

Ne eblas determini en kiu periodo, se ĝi vere ekzistis, la Meza Egiptio estis konsiderata tria teritorio de Egiptio. Pri kvanto de ĝiaj nomosoj estas malmultaj duboj: sep, sed malfacilas scii kiuj estis tiuj ĉi precipaj nomosoj en ĉiu epoko. Plejverŝajne ili variis laŭ la loka prospero, kaj la sortoŝanĝoj de la militoj, la komercado aŭ la migrado, kiuj de tempo al tempo, pliigis aŭ malpliigis la teritorion kaj la kvanton.

Laŭ Ptolemeo kaj Agatarkido, kiuj vivis multan tempon post la originaj dividoj kaj kiuj eble suferis modifojn, verkis ke la "sep nomosoj" estis: (1) Memfiso; (2) Herakleopolis; (3) Krokodilopolo, renomita Arsinoe; (4) Afroditopolis; (5) Oksirinĥo; (6) Kinopolis; kaj (7) Ĥnum.

La teritorioj de la grandaj kaj malgrandaj oazoj ĉiam estis konsiderataj parto de Meza Egiptio, kaj pro tio ili eble estis naŭ kaj ne sep, la nomosregantoj (nomarkoj) ĉeestantoj de la ĝenerala asembleo kunveninta en Fajum.