Karnak

(Alidirektita el Karnako)
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la egiptia loko Karnak. Ĝi ne konfuziĝu kun la loko Carnac en la francia region Bretonio, fama pro siaj vicoj de menhiroj

Karnak (arabe الكرنك, al-Karnak - "fortikita vilaĝo") estas loĝloko en Supra Egiptio, ĉe la orienta bordo de la rivero Nilo, proksimume 2,5 kilometrojn norde de la urbo Luksoro. La loko Karnak aparte famas pro la plej granda konservita templaro de antikva Egiptio. La loĝloko ricevis sia nomon pro la altaj muroj, kiuj imprese ĉirkaŭas la templon[1]. La tri templaj kompleksoj de Karnak ampleksas la nordan parton de la antikva urbo Teboj.

vasta friso en la templo de Amon-Reo
Karnakfrieze1.jpg
vasta friso en la templo de Amon-Reo
panorama de la granda kolona halo en la templo de Amon-Reo
Karnakpanorama.jpg
panorama de la granda kolona halo en la templo de Amon-Reo
Karnak
Luxor, Egypt, Karnak.jpg

Koordinatoj25° 43′ 7″ N, 32° 39′ 27″ O (mapo)25.7187432.6574Koordinatoj: 25° 43′ 7″ N, 32° 39′ 27″ O (mapo)
Areo0,7 km² (69,86 ha) [+]

Estiĝo-3200


Map
Karnak
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Karnak temple complex [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Templaj kompleksoj de KarnakRedakti

 
steleo en Karnak, fotita ĉirkaŭ la jaro 1850 de Maxime Du Camp

La templaro konsistas el tri distriktoj ĉirkaŭitaj per muroj - la distrikto de la dio Amon-Reo, la distrikto de la falkokapa dio Montuo kaj la distrikto de la diino Muto. Krom tiuj tri grandaj templaj areoj ankoraŭ ekzistas templo de la dio Atono, kiun la faraono Aĥnatono konstruigis en la sesa jaro de sia regado en Karnak.

NotojRedakti

  1. Thomas Kühn: "Karnak - Himmel auf Erden" (germane: "Karnak - ĉielo surtere") en "Kemet" kajero 1, 2001, ISSN 0943-5972