Memorejo (arkitekturo)

arkitekturo
(Alidirektita el Memorejo (arĥitekturo))

Memorejo (lat.:Cella memoriae aŭ mallonge Memoria) estas en la arkitekturo malgranda konstruaĵo sur tombo dediĉita al la memoro pri la entombigito. La greka nomo estas Martyria ("atesto") aŭ koimeterion ("tombejo").

HolocaustMahnmal2.jpg
Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo en Berlino

Plejofte oni uzas la vorton por kultejoj de frukristanaj martiroj. Oni povas rekonstrui ilin arkeologie nur, se ili aŭ estis frue abandonataj kaj kadukis aŭ tamen kuŝas kiel genera ĉelo de grandaj ekleziaj konstruaĵoj sub ties fundamentoj – plejofte meze de la kripto kaj ekzakte ĉe tiu loko, kie teretaĝe troviĝas la sakrario: ekz. s-ta Petro en Romo.

Memorejoj estis malgrandaj konstruaĵoj kun kvadrata aŭ cirkloforma plano, ja ofte nur tegmento kuŝanta sur kvar kolonoj. Ili ne servis kiel renkontejo, tamen ja kiel loko por preĝi kaj kiel enprenejo por memordonacoj kaj votivoj.

Vidu ankaŭ redakti