Katedralkonstrua metiejo

Katedralkonstrua metiejokonstrua metiejo estas la ligo el diversfakaj konstrumetiistoj por la konstruado de gotikaj katedraloj.

Konstruestro
(lignogravuraĵo de Jost Amman el 1536)

La konstrumetiejoj evoluis el la romaniko preĝejokonstruo fare de monaĥoj al organizita konstrua sinsekvo de gotika katedraloj, kiu ampleksis plej diversajn metiojn. Apartaĵo estis la organiza formo de la ŝtontajlistoj en la tiel nomata ŝtontajlista frataro, ĉar la majstroj de la aliaj metioj organiziĝis nur en la gildoj, kaj la submajstroj organiziĝis aparte. Pro tio estas principe distingende inter konstrua metiejo, ŝtontajlista frataro kaj gildo.

Aparte grava estis la kvalitiga edukado de la gotika konstrumetiejo, kiu distingis inter metilernantoj, submajstroj kaj migromajstriĝontoj, artservistoj, folioskulptistoj, subkonstruestro, ŝtonskulptistoj kaj majstroj.

Al la gotikaj ĉefaj konstrumetiejoj apartenis tiuj en Bern (pli malfrue Zuriko), Vieno, Kolonjo kaj ĉefe tiu de Strasburgo, al kiu substaris pluaj flankaj konstrumetiejoj en sia influoregiono. Per la fino de la gotiko la graveco de la konstrumetiejoj malpliiĝis, kaj fakte la epoko de la konstrumetiejoj finiĝis en 1731 per ilia malpermeso fare de imperiestro Karolo la 6-a. Nun ekzistas katedralkonstruaj metiejoj, kiujn tenas ekleziaj fondaĵoj; ili troviĝas en Svisujo, Germanujo, Aŭstrujo kaj Francujo. La konstrumetiejoj en la jaro 2009 ĉefe okupiĝas pri antaŭgarda subtenado respektive riparado de ekleziaj ŝtonkonstruaĵoj.

Ligoj al katedralkonstruaj metiejoj redakti