Dutura fasado, (du-tura fasado) estas karakteriza formmotivo de grandaj preĝejoj, kies ĉefan portalon, kutime troviĝantan ĉe la okcidenta mallarĝa flanko, flankenstaras angulaj turoj, superantaj la gablon. La dutura fasado ekestis en la romanika arĥitekturo de okcidenta Eŭropo ekde la 11-a jarcento el la konstrutipo de la okcidenta alkonstruaĵo ĉe bazilikoj. En gotika arĥitekturo dutura fasado estas karakteriza vidaĵo precipe de francaj katedraloj. Ĝia antaŭaĵo troveblus en frukristana siria preĝejokonstruo. Laŭ la arĥitektura alligo al la navo oni distingas okcidentajn alkonstruaĵojn kun ĝemelturoj kiel memstarajn konstrupartojn de duturaj fasadoj, kies turoj formas kun la navo „harmonian“ unuecon (france façade harmonique). Kiel plej malnova el ĉi tiuj stile difinitaj duturaj fasadoj validas la okcidenta front de la monaĥopreĝejo Sankta Stefano de Kaeno.

Sankta Stefano de Kaeno, konsekrita en 1077

Literaturo redakti