Okcidenta alkonstruaĵo (monaĥejo)

La okcidenta alkonstruaĵo estas ero de preĝejo. Komence en la mezepoko oni alkonstruis al baziliko okcidente antaŭmetatajn apartajn preĝejajn ĉanbrojn, ilia konstruo komenciĝis en la karolida epoko. Jam en la postsekva otida epoko oni miksis la tipon de la okcidenta alkonstruaĵo kun aliaj fasadaj formoj. Okcidenta alkonstruaĵo havas funkciajn kaj arĥitekturajn distingilojn: ĝi ne nur estas okcidenta fasado finanta la navon, sed aparta konstruaĵo kun internaj apartaj ĉambroj, kiuj servis por certaj uzoj. Okcidentaj alkonstruaĵoj do aperas nur en monaĥaj aŭ abataj preĝejoj, nur esceptakaze je katedraloj (ekz. je la katedralo de Essen), sed ne je paroĥaj preĝejoj.

Okcidenta alkonstruaĵo de la katedralo de Essen (997–1002)

Okcidenta alkonstruaĵo estas antaŭmetita al la preĝejohalo kaj konsistigas memstaran konstruaĵan parton kun kutime tri turoj, meza turo sper la centro de la okcidenta alkonstruaĵo kaj du ŝtuparoturoj ĉe la flankoj de la fasado. En la teretaĝo troviĝas koridora halo, en la supra etaĝo estas ĉambro malfermita al la preĝejohalo, plejparte ĉirkaŭata de galerioj.

Historio kaj funkcioj redakti

Okcidenta alkonstruaĵo estas precipe trovebla je imperiaj monaĥejoj, en kiuj staciis vojaĝantaj reĝojimperiestroj. Rezervate al ili kaj iliaj sekvantaroj, okcidenta alkonstruaĵo estis uzata ĝis la kluniza reformo plejparte por profanaj celoj, ekzemple kiel kancelario aŭ juĝejo. De galerio malfermiĝanta al la preĝejohalo la monarĥo povis partopreni la diservoj ekde altigita loko. La supozataj imperiestrotronaj instalaĵo foje estas deduktataj de la karolida palacokapelo de la katedralo de Akeno, kie tamen nur en otida epoko pruveble staris trono.

La ĉefa funkcio de la okcidenta alkonstruaĵo eble estas tiu, ke ĝi simbolu la ĉeeston de la imperiestro aŭ reganto ankaŭ tiam, kiam tiu ĉi ne persone estas surloke. Preĝejo kun okcidenta alkonstruaĵo distingas inter du signifospacoj: la vera preĝejo en la oriento, „triumfa eklezio“ rezervata al la sanktuloj, kaj la bastioneca okcidenta alkonstruaĵo, simbolo de la „videbla eklezio“, loko de la reganto kiel protektanto de la eklezio. Tial evidentiĝas la granda nombro da okcidentaj alkonstruaĵoj en la loĝoterenoj de la saksoj post ilia subigo fare de Karolo la Granda. Nur en maloftaj kazoj okcidenta alkonstruaĵo havis veran militan funkcion („fortikaĵopreĝejo“). Ĝia simbola signifo estis tiu de castellum laŭ senco de fortikaĵo kontraŭ diablo kaj demonoj. Dum kiam la orienta flanko (sunleviĝo) validis kiel Krista direkto kaj en kiu la absido loĝigis la altaron, al la okcidento (sunsubiro) oni atribuis la potencojn de la malbono, kies eniron en la preĝejon, la „Novan Jerusalemon“, oni ne allasu. Preskaŭ ĉiam en la okcidenta alkonstruaĵo staras altaro de Ĉefanĝelo Miĥaelo, pinta estro de la anĝeloj kontraŭ la demonoj altrudiĝantaj el okcidento. Aliaj esploristoj pridubas la aserton, ke en la okcidentaj alkonstruaĵoj estus ekzistantaj tronoj por la imperiestro kaj kontestas, ke la konstrutipo estus kompreneblaj kiel signo de la imperiestreco. Ili rigardas la funkcion prefere en la monaĥeja liturgio, aparte en la paska tempo.

Unu el la plej fruaj konataj okcidentaj alkonstruaĵoj havis la grava karolida imperia abatejo Saint-Riquier proksime de Amiens en Francujo. Ĝi estas konata tamen nur el desegnitaj postlasaĵoj, tiel ke la ekzakta formo de la okcidenta alkonstruaĵo estas rekonstruebla nur hipoteze. La ununura konserviĝinta pura okcidenta alkonstruaĵo troviĝas en Corvey en Germanujo, kvankam la meza turo tie estas forigita kaj la flankaj turoj altigitaj, el kio nun rezultas la bildo de dutura fasado.

Ekzemploj de okcidentaj alkonstruaĵoj ĉe ekzistantaj preĝodomoj redakti

Literaturo redakti

  • Dagmar von Schönfeld de Reyes: Westwerkprobleme: zur Bedeutung der Westwerke in der kunsthistorischen Forschung, VDG, Verlag und Datenbank für Geisteswissenschaften, Weimar 1999. ISBN 3-89739-026-4.
  • Uwe Lobbedey: Romanik in Westfalen. Echter Verlag, Würzburg 1999.
  • Uwe Lobbedey: Westwerke und Westchöre im Kirchenbau der Karolingerzeit, en: Am Vorabend der Kaiserkrönung: das Epos "Karolus Magnus et Leo papa" und der Papstbesuch in Paderborn 799 (eldonite de Peter Godman k.a.) Akademie-Verlag, Berlin 2002, pj. 163-191. ISBN 3-05-003497-1.
  • Uwe Lobbedey: "Westwerke" des 12. Jahrhunderts in Westfalen, in: M. Kozok (eldoninto): Architektur - Struktur - Symbol. Streifzüge durch die Architekturgeschichte von der Antike bis zur Gegenwart. Festschrift für Cord Meckseper zum 65. Geburtstag. Petersberg 1999, S. 85-100.
  • Heiko Seidel: Untersuchung zur Entwicklungsgeschichte sakraler Westbaulösungen des kernsächsischen Siedlungsraumes in romanischer Zeit dargestellt vornehmlich an den Beispielen der Klosterkirche Marienmünster und der Pfarrkirche St. Kilian zu Höxter. Diss. Hannover 2003. Online Ressource: http://edok01.tib.uni-hannover.de/edoks/e01dh04/388873469.pdf
  • Clemens Kosch: Vorromanische Westwerke und ihre Veränderungen in der Stauferzeit. Das Beispiel St. Panataleon, en: Colonia Romanica. Jahrbuch des Fördervereins Romanische Kirchen Köln e.V. 14 (1999), pj. 79-102.