Futbala Mondpokalo
![]() |
Tiu ĉi artikolo priskribas la Viran Futbalan Mondopokalon. Pri la Virina Futbala Mondpokalo vidu apartan artikolon. |
La Futbala Mondpokalo (ankaŭ simple Mondopokalo aŭ Mondo-Pokalo) estas ĉiukvarajara turniro de futbalo okazigata de FIFA, konkursata inter teamoj reprezentantaj landojn kaj teritoriojn. La unua Mondopokalo ludis en 1930 en Urugvajo kun nur 13 teamoj. Ekde 1998, 32 teamoj el la ses piedopilkaj federacioj ludas en diversaj stadionoj en unu lando (en du landoj en 2002 kaj en tri landoj (planita) en 2026) por dufaza turniro. En la unua fazo, ĉiu teamo ludas po unu matĉon kontraŭ ĉiu el la ceteraj tri teamoj en sia grupo. La du plej sukcesaj teamoj el ĉiu de la ok grupoj rajtas konkursi en la branĉturniro en kiu post ĉiu matĉo la malvenkanto elturniriĝas, dum la venkantoj reludas ĝis ĉampiono estiĝas. Brazilo gajnis kvin Mondopokalojn, la plej granda nombro inter ĉiuj teamoj. Eŭropaj teamoj gajnis la pokalon naŭfoje kaj sudamerikaj teamoj gajnis ĝin ankaŭ naŭfoje. Teamoj el Nordameriko, Afriko, Azio aŭ Oceanio neniam gajnis la pokalon.
La rezultoj de ĉiu Mond-Pokalo ĉi-subas. La turniro ne okazis nek 1942 nek 1946 pro Dua mondmilito.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Kanalo Mondopokalo - Ĝangalo[rompita ligilo]
- oficiala retpaĝo de FIFA Arkivigite je 2006-06-15 per la retarkivo Wayback Machine