FIFA

internacia sport-rega organizaĵo pri futbalo

La Fédération Internationale de Football Association (esperante Federacio Internacia de Futbalo Asocia) aŭ simple FIFA estas la internacia rega instanco de la sporto futbalo. Ĝia hejmo estas Zuriko, Svislando.

Federacio Internacia de Futbalo Asocia
Fédération Internationale de Football Association
emblemo
FIFA Logo (2010).svg
metaorganizaĵo
Dum 21-a de majo 1904 –
World Map FIFA2.svg
Mapo de FIFA kun la ses konfederacioj.
Tipo sporto (futbalo)
Fondodato 21-a de majo 1904
Sidejo Zuriko
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Lando Svislando
Estr(ar)o Gianni Infantino
Lingvoj angla
araba
franca
germana
hispana
Retejo http://fifa.com
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La organizaĵo funkcias kune kun regionaj filioj, kiuj kontrolas disvolvadon de futbalo en diversaj partoj de la mondo. La ses konfederacioj, kiuj konsistigas FIFA-n, estas:

FIFA organizas, inter aliaj, la jenajn futbal-konkursojn:

  1. FIFA Mondpokalo
  2. Olimpika Futbal-Turniro
  3. Futbala Mond-Ĉampionado Junulara
  4. Futbala Mond-Ĉampionado Sub-17-jaraĝa
  5. Virina Mondpokalo de FIFA.
  6. Futbala Virina Mond-Ĉampionado Sub-19-jaraĝa

FIFA ankaŭ antaŭenigas la sporton, reguligas la transdonadon de futbalistoj inter teamoj, kaj eldonas la premion FIFA Monda Ludanto de la Jaro.

La regulojn de futbalo regas la Internacia Komitato de Futbalo Asocia (IFAB), kiun konsistigas kvar reprezentantoj el FIFA, kaj po unu el la Angla Futbalo-Asocio, la Skota Futbalo-Asocio, la Kimra Futbalo-Asocio kaj la Irlanda Futbalo-Asocio.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti