Reguloj de futbalo
La reguloj de futbalo estis unue kreitaj de The Football Association (la angla futbala asocio) je la 8-a de decembro 1863. La nuna regularo konsistas el 17 reguloj:
La ludejo redakti
La futbala ludkampo estas ebena rektangulo sen iaj obstakloj. Normale la grundo estas laŭeble uniforma falĉita razeno, en raraj kazoj oni ludas sur "malmola grundo" aŭ sur "artefarita razeno".
La mezuro por internaciaj matĉoj:
La mallongaj flankoj (golejlinio, bazlinio) estu inter 64 kaj 75 metrojn longaj, la longaj flankoj (flanklinio) estu inter 100 kaj 110 metrojn longaj. Plej ofta grandeco: 68 oble 105 m.
La ludkampaj linioj estu markitaj per blanka koloro (kutime kreto), la linioj larĝu maksimume 12 centimetrojn.
Krom la eksteraj flankoj estu markitaj: la centra linio, la ekluda cirklo en diametro de 9,15 m ĉirkaŭ la ekluda punkto, la penalareo kun parta cirklo (diametro: 9,15 m), la goleja areo kaj la kornera kvaroncirklo (diametro: 1 m).
La kvar anguloj estu markitaj per stango kun flago. (La stango havu alton de minimume 1,50 metroj kaj nepre ne estu pinta).
Meze de la mallongaj flankoj troviĝas la golejo el du fostoj kaj translatoj kaj goleja reto.
La distanco inter la enaj randoj de la fostoj estu 7,32 m (=8 jardoj), la suba rando de la translato estu en alto de 2,44 metroj (= 8 futoj). Fostoj kaj translato estu blankaj aŭ arĝentkoloraj
La pilko redakti
La nombro da ludistoj redakti
La ekipaĵo de la ludistoj redakti
La arbitracianto redakti
La help-arbitraciantoj redakti
Ili estas nomataj ankaŭ liniojuĝistoj, nome la du helpantoj de la arbitracianto, kiuj atentas ĉefe ĉu la pilko transpasis la flanklinion aŭ la golejlinion.[1]
La daŭro de la matĉo redakti
Estas du periodoj aŭ duontempoj de po tri horkvaronoj. Intertempo kutime daŭras unu horkvaronon. Kaze de nepra malegaligo, okazos aldonaj periodoj ne tiom longdaŭraj, maksimume de duonhoro entute. Kaze de ankoraŭ nepra malegaligo, okazos punŝotoj.
La lud-starto kaj restarto redakti
La pilko dum kaj ekster la ludo redakti
La golo redakti
La eksterludo redakti
La miskondutoj redakti
La liberaj frapoj redakti
La penalo redakti
La taĉ-reeniro redakti
La golejo-frapo redakti
La angulo-frapo redakti
Notoj redakti
- ↑ Paulo Sergio Viana, Ridinda golo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, p. 13.
Referencoj redakti
- Tibor Újlaky-Nagy, La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 [www.freeweb.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf]
Bibliografio redakti
- Paulo Sergio Viana, Ridinda golo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 13-15.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficialaj reguloj de futbalo Retejo de FIFA (anglalingve)