Hungara nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La vira hungara nacia teamo de futbalo estas la pinta futbalista teamo de la Hungara Futbala Asocio (hungare Magyar Labdarúgó Szövetség). La teamo dufoje atingis la finalon de la Futbala Mondpokalo: Dum la jaro 1938 ĝi fine per rezulto 2:4 perdis kontraŭ la itala nacia teamo de futbalo, kaj dum la jaro 1954 en Berno (Svislando) per rezulto 2:3 kontraŭ la germana teamo. Dum la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 1954 la hungara teamo ĝenerale konsideriĝis forta favorito kaj la senkonkurence plej forta teamo: Dum antaŭa matĉo Hungario-Germanio de la sama turniro la hungara teamo venkis la germanajn futbalistojn klare per rezulto 8:3, tial ke apenaŭ iu spektanto donis ŝancon al la germanoj kaj la fina rezulto de la finalo do estis granda surprizo – en Germanio, kie kiel ĉie en Eŭropo ankoraŭ multaj homoj suferis pro la sekvoj de la Dua Mondmilito kaj aparte multaj infanoj despli reveme observis la matĉojn de la futbalaj steluloj, la surpriza finala rezulto ricevis la eŭforian nomon "miraklo de Berno" (germane "das Wunder von Bern"). Kvar jardekojn poste kreiĝis kineja filmo pri la temo, kiu ĝuste ricevis tiun, germanlingvan, titolon.

Hungario
Hungario
asocio Magyar Labdarúgó Szövetség
Hungara Futbal-Federacio
konfederacio UEFA
manaĝero Georges Leekens
golreĝo Ferenc Puskás (84)
stadiono Puskás Ferenc Stadion
Puskás Ferenc Stadiono
FIFA kodo HUN
unua matĉo Flago de Aŭstrio Aŭstrio 5-0
Flago de Hungario Hungario
1902
plej granda gajno Flago de Hungario Hungario 12-0
 Albanio
1950
plej granda perdo Flago de Nazia Germanio (1933-1935) Nazia Germanio 7-0
Flago de Hungario Hungario
1941
Futbala Mondpokalo
aperoj 9 (unua en 1934)
plej bona rezulto Dua pozicio
1938 kaj 1954
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 2 (unua en 1964)
plej bona rezulto Tria pozicio
1964
vdr

Historio redakti

La unua internacia matĉo de la hungara nacia teamo okazis kontraŭ la teamo de Aŭstrio la 12-an de oktobro 1902 en Vieno. Temis pri la unua internacia matĉo inter du ne-britaj futbalistaj teamoj de Eŭropo. Poste la futbalistaj naciaj teamoj de Hungario kaj Aŭstrio konkurencis ĝis nun pli ol 1000 fojojn – nur la naciaj teamoj de Argentino kaj Urugvajo en la historio konkurencis pli ofte.

La hungaroj estis la unua ne-brita nacia teamo de futbalo, kiu venkis la anglan teamon en brita stadiono – en la "hejmlando" de futbalo. Tiu matĉo okazis la 25-an de novembro 1953 en la Wembley-stadiono de Londono kun surprize klara rezulto de 6:3. Sekvajare, dum 1954, la angla teamo duafoje venkiĝis de la hungaroj – per rezulto 7:1 en Budapeŝto. Tiu rezulto ĝis la nuntempo estas la plej alta malvenko de la angla teamo.

De la 14-a de majo 1950 ĝis la 4-a de julio 1954 la hungara nacia teamo en 31 internaciaj matĉoj restis sen malvenko, ĝis venis la finalo de la Futbala Mondpokalo 1954, kiun venkis la malfavorita germana teamo. La rekordo de tiom longa nevenkeco de futbala nacia teamo restis neatingita de iu alia nacia teamo ĝis la 1990-aj jaroj, kiam la argentinanoj inter 1991 kaj 1993 ankaŭ sukcesis pri serio de 31 internaciaj matĉoj sen malvenko. La hungara teamo de tiuj jaroj eniris la hungaran futbalan historion sub la nomo Orteamo (Aranycsapat).

La hungara teamo venkis la oran medalon en la futbalaj konkursoj de la Someraj Olimpikoj 1952, 1964 kaj 1968. Ekde la 1970-aj jaroj la hungara teamo estas malpli timata kontraŭulo, kiu post la Futbala Mondpokalo 1986 ne plu atingis la finan parton de mondpokala turniro, kaj ekde la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1972 ankaŭ ne plu la finan parton de eŭropa ĉampionado. Ekzemple la teamo dum 2006 dum la kvalifikiga fazo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 per la rezulto 1:2 malvenkis kontraŭ la teamo de Malto.

La 22-an de aŭgusto 2007 la teamo tamen surprize venkis la mondan ĉampionon Italion per rezulto 3:1 en amika matĉo en la Ferenc-Puskas-stadiono de Budapeŝto.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la vira nacia teamo en 2022, antaŭ matĉo kontraŭ la germana teamo