Malfermi la ĉefan menuon

La 5-a Futbala Mond-Pokalo okazis inter la 16-a de junio kaj la 4-a de julio 1954 en Svisio.

Monda Ĉampionado de Futbalo 1954
FIFA Fußball-Weltmeisterschaft 1954 Schweiz
Championnat du Monde de Football 1954
Emblemo de la Futbala Mondpokalo 1954
Turniraj detaloj
Loko Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Datoj 16-a de junio - 4-a de julio 1954
Teamoj 16 (el 4 konfederacioj)
Ejoj (en 6 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Gold medal.svg Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Silver medal.svg Flago de Hungario Hungario
Tria pozicio Bronze medal.svg Flago de Aŭstrio Aŭstrio
Kvara pozicio Flago de Urugvajo Urugvajo
Turniraj statistikoj
Matĉoj 26
Goloj 140  (5,38 matĉe)
Spektantoj 889 500  (34 212 matĉe)
Golreĝo(j) Flago-de-Hungario.svg Sándor Kocsis
(11 goloj)
v  d  r
Information icon.svg

16 naciaj teamoj ludis en 4 antaŭgrupoj.

La plej grava favorato estis la teamo de Hungario, kiu mirigis la tutan mondon ĝis tiam per fantazieca atakludo. La hungaroj fortigis tiun bildon per fantazieca sieĝo en la du unuaj ludoj kontraŭ Germanio (8:3) kaj kontraŭ Sud-Koreio (9:0).

En la kvaronfinalo Aŭstrio venkis Sivlandon je 7:5, kio estas ankoraŭ hodiaŭ la plej golriĉa matĉo de ĉiuj turniroj. La hungaroj fortigis siajn sukcesojn per venko super Brazilo (4:2). En la alia branĉo la germana teamo venkis en la kvaronfinalo super Jugoslavio je 2:0.

La duonfinalo inter Hungario kaj la ĝistiama nevenkita titoldefendanto, Urugvajo finiĝis kun sieĝo de Hungario (4:2). La germana teamo, ludante pli kaj pli bone, venkis Aŭstrion je 6:1.

La finludo inter Hungario kaj Germanio estis drameca. Hungario pelis la pilkon jam komence de la ludo dufoje en la germanan golejon (2:0) kaj ŝajnis denove esti la sieĝo de la hungaroj. Sed Germanio sukcese turnis la ludfluon kaj atingis 3:2. Tiel la hungara teamo perdis la unuan futballudon ekde 1950 kaj tiel la esperatan pokalon. En Germanio oni ankaŭ nomas la venkon de la germanoj "Miraklo de Bern". Tiu sieĝo redonis al la germanoj la kredon en si post la malgajnita milito. Post la matĉo en Hungario okazis la unuaj kontraŭ-komunistaj protestoj.

Post 50 jaroj de la finludo (6-an de junio 2004) okazas memorludo inter Hungario kaj Germanio.

59 golpafantoj akiris 140 golojn en 26 ludoj; la plej golriĉa ludo estis 7:5 inter Aŭstrio kaj Svislando.

Golreĝo estis Sándor Kocsis (Hungario) kun 11 goloj.

KvalifikadoRedakti

Jenaj teamoj kvalifikiĝis por la mondpokalo en 1954:

12 el Eŭropo   Belgio   Germanio   Anglio   Francio   Italio
    Jugoslavio   Aŭstrio   Skotlando   Svislando   Ĉeĥoslovakio
    Turkio   Hungario      
2 el Sudameriko   Brazilo   Urugvajo      
1 el Centra Ameriko kaj Nordameriko   Meksiko        
1 el Azio   Sud-Koreio        



Eksteraj ligilojRedakti