Svisa nacia teamo de futbalo
La svisa nacia teamo de futbalo, germanlingve mallongigite Nati (IFA: [ˈnatsi][1]), estas la landa vira teamo de la Svisa Futbala Asocio. Ekde junio 2001 trejnisto de la temo estas Jakob «Köbi» Kuhn
Svislando | ||
---|---|---|
asocio | Schweizerischer Fussballverband Association Suisse de Football Associazione Svizzera di Football Associaziun svizra da ballape Svisa Futbal-Asocio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Ottmar Hitzfeld | |
golreĝo | Alexander Frei (35) | |
FIFA kodo | SUI | |
unua matĉo | Francio 1-0 Svislando 1905 | |
plej granda gajno | Svislando 9-0 Litovio 1924 | |
plej granda perdo | Hungario 9-0 Svislando 1911 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 8 (unua en 1934) | |
plej bona rezulto | Kvaron-finalo 1934, 1938 kaj 1954 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 3 (unua en 1996) | |
plej bona rezulto | Grupo A 2008 | |
Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1905 kontraŭ la franca nacia teamo de futbalo. La ĝis nun plej granda sukceso estas la arĝenta medalo, do la dua loko, en la Somera Olimpiko 1924.
Inter la la 1930-aj kaj 1960-aj jaroj la aŭstro Karl Rappan signife influis la svisan nacian teamon: li enkondukis la taktikan manovron "svisa barilo" (germane Schweizer Riegel) kaj prizorgis la teamon en tri mondaj futbalaj turniroj. La Futbala Mondpokalo 1954 okazis en Svislando.
Dum la 1960-aj jaroj komenciĝis erao de sensukceso, kiu daŭris preskaŭ tridek jarojn. La nacia trejnisto Roy Hodgson reproksimigis la teamon al la pintaj mondaj teamoj, kaj atingis, ke la svisa elekto kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo 1994 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996. Kun la nacia trejnisto Jakob Kuhn la teamo kvalifikiĝis por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004 kaj la Futbala Mondpokalo 2006. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 la svisa teamo samkiel la aŭstra aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo. De somero 2008 ĝis somero 2014, do inter la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, la germano Ottmar Hitzfeld estis la nacia trejnisto - li devenas el urbo Lörrach tutproksime de la limo inter Germanio kaj Svislando, proksime de Bazelo, kaj en sia antaŭa profesiado kiel aktiva futbalisto kaj poste futbaltrejnisto proksimume po-duone aktivis en germaniaj kaj en svislandaj teamoj.