Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996
La fina parto de la 11-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1996) okazis inter la 8-a kaj la 30-a de junio 1996 en ok urboj de Anglio, unu el la landopartoj de Britio.
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996 UEFA EURO 1996 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Anglio, Britio |
Datoj | 8-a ĝis 30-a de junio 1996 |
Teamoj | 16 |
Ejoj | 8 (en 8 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Germanio (3-a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Ĉeĥio |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 31 |
Goloj | 64 (2,06 matĉe) |
Spektantoj | 1 276 137 (41 166 matĉe) |
Golreĝo(j) | Alan Shearer (5 goloj) |
Plej bona ludisto | Steve McManaman |
La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 16 landoj konkursis en 4 grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 8 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 8, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la kvaronfinalo), el tio restis 4 gajnantoj, el kiuj po du interludis en la duonfinalo, kaj la gajnintoj el la duonfinalo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 30-a de junio 1996 en Londono.
Por la 31 matĉoj en sume 8 stadionoj estis venditaj entute pli ol miliono da enirbiletoj. Krome pluraj milionoj da futbalemuloj vojaĝis al la matĉaj urboj, kie ili sur ekranegoj povas spekti la interluktadojn de la sportaj teamoj.
La ok urboj, kiuj gastigis la matĉojn, estis
- Londono (stadiono Wembley)
- Birmingham (stadiono Villa Park)
- Leeds (stadiono Elland Road)
- Newcastle upon Tyne (stadiono St. James’ Park)
- Manchester (stadiono Old Trafford)
- Liverpool (stadiono Anfield)
- Sheffield (stadiono Hillsborough) kaj
- Nottingham (stadiono City Ground)