Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000

La fina parto de la 11-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 2000) okazis inter la 10-a de junio kaj la 2-a de julio 2000 – unuafoje en du landoj samtempe, nome en Nederlando kaj Belgio.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000
Europees kampioenschap voetbal 2000
Championnat d'Europe de football 2000
UEFA EURO 2000
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000
Turniraj detaloj
Loko  Nederlando kaj
 Belgio
Datoj 10-a de junio ĝis 2-a de julio 2000
Teamoj 16 
Ejoj (en 8 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Francio Francio (2-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Italio Italio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 31
Goloj 85  (2,74 matĉe)
Spektantoj 1 122 833  (36 220 matĉe)
Golreĝo(j) Serbio Savo Milošević kaj
Nederlando Patrick Kluivert
(po 5 goloj)
Plej bona ludisto Francio Zinédine Zidane
vdr

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 16 landoj konkursis en 4 grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 8 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 8, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la kvaronfinalo), el tio restis 4 gajnantoj, el kiuj po du interludis en la duonfinalo, kaj la gajnintoj el la duonfinalo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 2-a de julio 2000 en Roterdamo.

Por la 31 matĉoj en sume 8 stadionoj estis venditaj entute pli ol miliono da enirbiletoj. Krome pluraj milionoj da futbalemuloj vojaĝis al la matĉaj urboj, kie ili sur ekranegoj povas spekti la interluktadojn de la sportaj teamoj.

La ok urboj, kiuj gastigis la matĉojn, estis en Belgio

kaj en Nederlando