Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024

17-a UEFA-ĉampionado de vira futbalo

La Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 aŭ per angleca titolo "UEFA Euro 2024" estas la dek-sepa finala ĉampionado de vira futbalo en Eŭropo. Ĝi okazis de la 14-a de junio ĝis la 14-a de julio 2024: malferma matĉo estis la unua matĉo de la gastiga germana teamo kontraŭ la skota teamo en la stadiono Allianz Arena en Munkeno, kaj la finala matĉo la 14-an de julio okazis en la olimpika stadiono de Berlino.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024
Turniraj detaloj
Loko Germanio
Datoj 14-a de junio ĝis 14-a de julio
Teamoj 24 
Ejoj 10 (en 10 urboj)
vdr

Fazo de grupoj

redakti

Grupo A

redakti
Teamo Poentoj Luditaj matĉoj Venkitaj matĉoj Egalaj matĉoj Malvenkitaj matĉoj Poraj goloj Kontraŭaj goloj Goldiferenco
  Germanio 7 3 2 1 0 8 2 6
  Svislando 5 3 1 2 0 5 3 2
  Hungario 3 3 1 0 2 2 5 −3
  Skotlando 1 3 0 1 2 2 7 −5

Grupo B

redakti
Teamo Poentoj Luditaj matĉoj Venkitaj matĉoj Egalaj matĉoj Malvenkitaj matĉoj Poraj goloj Kontraŭaj goloj Goldiferenco
  Hispanio 9 3 3 0 0 5 0 5
  Italio 4 3 1 1 1 3 3 0
  Kroatio 2 3 0 2 1 3 6 –3
  Albanio 1 3 0 1 2 3 5 –2

Grupo C

redakti
Teamo Poentoj Luditaj matĉoj Venkitaj matĉoj Egalaj matĉoj Malvenkitaj matĉoj Poraj goloj Kontraŭaj goloj Goldiferenco
  Anglio 5 3 1 2 0 2 1 1
  Danio 3 3 0 3 0 2 2 0
  Slovenio 3 3 0 3 0 2 2 0
  Serbio 2 3 0 2 1 1 2 −1

Grupo D

redakti
Teamo Poentoj Luditaj matĉoj Venkitaj matĉoj Egalaj matĉoj Malvenkitaj matĉoj Poraj goloj Kontraŭaj goloj Goldiferenco
  Aŭstrio 6 3 2 0 1 6 4 2
  Francio 5 3 1 2 0 2 1 1
  Nederlando 4 3 1 1 1 4 4 0
  Pollando 1 3 0 1 2 3 6 –3

Grupo E

redakti
Teamo Poentoj Luditaj matĉoj Venkitaj matĉoj Egalaj matĉoj Malvenkitaj matĉoj Poraj goloj Kontraŭaj goloj Goldiferenco
  Rumanio 4 3 1 1 1 4 3 1
  Belgio 4 3 1 1 1 2 1 1
  Slovakio 4 3 1 1 1 3 3 0
  Ukrainio 4 3 1 1 1 2 4 –2

Grupo F

redakti
Teamo Poentoj Luditaj matĉoj Venkitaj matĉoj Egalaj matĉoj Malvenkitaj matĉoj Poraj goloj Kontraŭaj goloj Goldiferenco
  Portugalio 6 3 2 0 1 5 3 2
  Turkio 6 3 2 0 1 5 5 0
  Kartvelio 4 3 1 1 1 4 4 0
  Ĉeĥio 1 3 0 1 2 3 5 –2

Plej bonaj triaranguloj

redakti
Teamo Gr. Ptj. LM VM EM MM PG KG Dif
  Nederlando D 4 3 1 1 1 4 4 0
  Kartvelio F 4 3 1 1 1 4 4 0
  Slovakio E 4 3 1 1 1 3 3 0
  Slovenio C 3 3 0 3 0 2 2 0
  Hungario A 3 3 1 0 2 2 5 –3
  Kroatio B 2 3 0 2 1 3 6 –3

Finala fazo

redakti
 
aktualiĝanta mapo pri la evoluo de la ĉampionado - pri la diversaj koloroj vidu la klarigojn en la komunejo
 
 
en la olimpika stadiono de Berlino okazis la finalo
Okonfinalo Kvaronfinalo Duonfinalo Finalo
                           
30-a de junio - Kolonjo            
    Hispanio   4
5-a de julio - Stutgarto
    Kartvelio   1  
    Hispanio   2
29-a de junio - Dortmund
      Germanio   1  
    Germanio   2
9-a de julio - Munkeno
    Danio   0  
    Hispanio   2
1-a de julio - Frankfurto
      Francio   1  
    Portugalio   0 (3)
5-a de julio - Hamburgo
    Slovenio   0 (0)  
    Portugalio   0 (3)
1-a de julio - Duseldorfo
      Francio   0 (5)  
    Francio   1
14-a de julio - Berlino
    Belgio   0  
    Hispanio   2
2-a de julio - Munkeno
      Anglio   1
    Rumanio   0
6-a de julio - Duseldorfo
    Nederlando   3  
    Nederlando   2
2-a de julio - Lepsiko
      Turkio   1  
    Aŭstrio   1
10-a de julio - Dortmund
    Turkio   2  
    Nederlando   1
30-a de junio - Gelsenkirchen
      Anglio   2  
    Anglio   2
6-a de julio - Berlino
    Slovakio   1  
    Anglio   0 (5)
29-a de junio - Berlino
      Svislando   0 (3)  
    Svislando   2
    Italio   0  

La venka teamo:

redakti

Statistiko

redakti
  • La germana nacia trejnisto Julian Nagelsmann ĉe la venko de 5:1 de la germana teamo kontraŭ la skota, malferma matĉo de la Eŭropa Ĉampionado, je aĝo de 36 jaroj kaj 327 tagoj estis la plej juna trejnisto kiu iam ajn trejnis nacian teamon ĉe Eŭropa Ĉampioneco.[1]
  • Plej juna teamestro: En la malvenko de 3:1 de Hungario kontraŭ Svislando, la hungara futbalisto Dominik Szoboszlai fariĝis la plej juna teamestro iam ajn je 23 jaroj kaj 243 tagoj kiu gvidis teamon de Eŭropa Ĉampionado. Li venkis la antaŭan italan rekordulon Giuseppe Bergomi (n. en 1963), kiu havis 24 jarojn kaj 171 tagojn ĉe la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988 en Germanio.[2]
  • Plej juna futbalisto de la ĉampionado: En la unua grupa matĉo de Grupo B inter Hispanio kaj Kroatio la 15-an de junio 2024, la hispano Lamine Yamal estis la plej juna ludanto en la historio de la Eŭropa Ĉampioneco en la aĝo de 16 jaroj kaj 338 tagoj. En la duonfinalo li aldone iĝis la plej juna golpafisto iam ajn de Eŭropa Ĉampionado, kaj sekve 5 tagoj pli poste iĝis la plej juna futbalisto iam atinginta finalon kaj venkon de aŭ Eŭropa Ĉampionado aŭ Mondpokalo.[3]
  • Plej rapuda golo: En la 1:2 malvenko de Albanio kontraŭ Italio en la unua grupa matĉo de Grupo B la 15-an junio 2024, Nedim Bajrami trafis la plej rapidan golon en la historio de Eŭropa Ĉampioneco por la albana teamo post 23 sekundoj.[4]
  • Rekorda partoprenanto: Cristiano Ronaldo (Portugalio) per sia apero en la unua grupa matĉo kontraŭ Ĉeĥio (2:1) iĝis la futbalisto kun la plej multaj partoprenoj en Eŭropa Futbal-Ĉampionado (6-foje, en 2004, 2008, 2012, 2016, 2021 kaj 2024).[5][6]
  • Plej maljuna partoprenanto: Pepe Maricon (Portugalio) en aĝo de 41 jaroj kaj 113 tagoj iĝis la plej maljuna ludanto iam kun sia apero en la unua matĉo de la portugaloj kontraŭ Ĉeĥio (2-1).
  • Rekorda golulo de la Eŭropa Ĉampionado: Manuel Neuer (Germanio) en la tria grupa matĉo kontraŭ la Svislando iĝis la rekorda golulo ĉe ĉiuj finalaj Eŭropaj Ĉampionadoj (19 aperoj; la 29-an de junio 2024), preterpasante la italan rekordulon Gianluigi Buffon (17 aperoj).[7]

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti