Olimpika stadiono de Berlino

sporta stadiono en Berlino

La Olimpika Stadiono de Berlino - germane Olympiastadion Berlin, prononco laŭ sistemo IFA [oːlˈympiːastadjoːn bɛɾlˈiːn] - estas stadiono situanta en Berlino, Germanio. Ĝi situas en la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf, en kvartalo nomata Westend, do "okcidenta fino", kaj vere ĝi situas en la ekstrema okcidento de la urbocentro, kvankam okcidente de ĝi ankoraŭ estas iuj lagoj, konektitaj per la rivero Havel, arbaroj kaj iuj malcentraj urbopartoj, ĝis vere atingiĝas la okcidenta urba limo. La nomo bone indikas, ke la konstruaĵo ekestis kiel centra okazejo de la Somera Olimpiko 1936 en Nazia Germanio: la konstruado tial forte inspiriĝis de la monumenteca, moderneca arkitekturo de la diktatora reĝimo. Intertempe tamen sennombraj "vere pacaj" sportaj eventoj sen konekto al diktatora propagando okazis en la stadiono, kaj oni tuj post 1945 arkitekte singarde forigis aŭ ŝanĝis ĉiujn naziajn simbolojn, tiel ke nuntempe ĝi "simple" estas monumenta kunvenejo, kie inter alie la 14-an de julio 2024 okazas la finala matĉo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 inter la hispana kaj la angla naciaj teamoj.

Olimpika stadiono de Berlino
Olympiastadion Berlin
el birda perspektivo vidate de okcidento
el birda perspektivo vidate de okcidento
el birda perspektivo vidate de okcidento
Olimpika stadiono Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Arkitekto Werner March • Albert Speer vd
Estiĝo 1934
Malfermo 1-a de aŭgusto 1936
Areo 54 000 m²
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Charlottenburg-Wilmersdorf
Adreso Olympischer Platz 3, D-14053 Berlin
Situanta sur Olympischer Platz
Poŝtkodo 14053
Situo
Geografia situo 52° 30′ 53″ N, 13° 14′ 22″ O (mapo)52.51472222222213.239444444444Koordinatoj: 52° 30′ 53″ N, 13° 14′ 22″ O (mapo)
Olimpika stadiono de Berlino (Berlino)
Olimpika stadiono de Berlino (Berlino)
DEC
Situo de Olimpika stadiono de Berlino
Map
Olimpika stadiono de Berlino
Retejo https://olympiastadion.berlin/
vdr
la olimpika stadino interne, bildo de 2015

Eksteraj ligiloj

redakti