Stadiono
Stadiono (la termino oficialigita per 8OA), arkaike ankaŭ stadio (vorto kiu laŭ 1OA havas alian signifon) estas sportejo kun areno por atletaj aŭ sportaj ekzercoj kaj konkursoj, kaj multŝtupaj vicoj da sidlokoj por rigardantoj.

Laŭ Francisko Azorín stadio estas Luktejo, areno, antikve unu stadio longa, ĉirkaŭita de ŝtuparigita sidejo, kie jam la antikvaj grekoj vete luktis, kuris, saltis, ĵetis diskon, k. ludis. Mezurunuo de la grekoj 184,98 m. la atena; 192,27 m. la olimpa.[1] Li indikas etimologion el la greka stadion (stadio, mezurunuo), kaj de tie la latina stadium. Kaj li aldonas la terminon stadimetro.[2]
Famaj stadionojRedakti
- Stadiono de Francio (Parizo)
- Puskás-stadiono (iama Popolstadiono) en Hungario
- Stadiono Ĵurnalisto Mário Filho (kromnome Maracanã) en Rio de Janeiro, Brazilo
- Stadiono Cícero Pompeu de Toledo (kromnome Morumbi) en São Paulo, Brazilo
- Urba Stadiono D-ro Paulo Machado de Carvalho (kromnome Pacaembu) en São Paulo, Brazilo
- Stadiono Rungrado unuamaja en Pjongjango, Nord-Koreio
BildaroRedakti
Plej stadionoj estas subĉielaj, kiel ĉi tiu futbala stadiono en Nederlando.
Stadiono de Novjorkaj "Yankees".
Koloseo en Romo: antikva stadiono.
NotojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 188.
- ↑ Azorín, samloke.