La olimpika torĉo kaj la olimpika flamo (aŭ fajro) estas simboloj de paco kaj amikeco inter la popoloj. La olimpika torĉo estas ekflamigita monatojn antaŭ la komenco de la olimpiaj ludoj, en kadro de ceremonio, ĉe la ruinoj de la Hera-templo de la Olimpo-monto, Grekio per sunaj radioj, kiujn fokusas parabola spegulo. Tie oni transdonas la olimpikan torĉon al la unua torĉoportanto, kiu komencas la torĉoporton de la olimpika flamo al okazejo de la olimpikoj.

La olimpika flamo ĉe la vintraj olmipikoj 2002 en Salt Lake City

Oni ĝenerale portas la torĉon perpiede, kurante sed kelkfoje per veturiloj (inter kontinentoj). La flamo devas atingi la okazejon je la solena malfermo. La lasta kuranto ofte simbolas ion, ŝi aŭ li estas gravulo por la organizanta lando kaj ŝi aŭ li ekbruligas en la stadiono la olimpikan flamon en granda plado. Tiom longe kiom brulas la olimpika fajro, la homoj devas ĉesigi ĉiujn disputon kaj malamikecon. La olimpika fajro estas estingata dum la fina ceremonio.

Historio redakti

Ĉe la antikvaj olimpikoj oni ne bruligis flamon, la unua olimpika fajro aperis dum la someraj olimpikoj de 1928 en Amsterdamo. Tiam ne estis torĉokuro.

Laŭ la ideo de Carl Diem, oni organizis la unuan torĉoporton je la someraj olimpikoj 1936 en Berlino. Ekde tiam, la torĉoporto kaj ekflamigo iĝis ceremonia parto de ĉiu somera olimpiko. La ekflamigo de la olimpika fajro ĉe la vintra olimpiko okazis unuafoje en 1952.