Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1984
La fina parto de la 7-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1984) okazis inter la 12-a kaj la 27-a de junio 1984 en sep urboj de Francio.
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1984 UEFA EURO 1984 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Francio |
Datoj | 12-a ĝis 27-a de junio 1984 |
Teamoj | 8 |
Ejoj | 7 (en 7 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Francio (1-a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Hispanio |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 15 |
Goloj | 41 (2,73 matĉe) |
Spektantoj | 601 404 (40 094 matĉe) |
Golreĝo(j) | Michel Platini (9 goloj) |
La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 8 landoj konkursis en 2 grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 4 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 4, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la duonfinalo), kaj la gajnintoj el la duonfinalo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 27-a de junio 1984 en Parizo.
Por la 15 matĉoj en sume 7 stadionoj estis venditaj entute pli ol sescent mil da enirbiletoj.
La sep urboj kaj stadionoj, kiuj gastigis la matĉojn, estis
urbo | stadiono | kapacito |
---|---|---|
Lens | Stade Félix-Bollaert | 51 098 |
Liono | Stade Gerland | 51 860 |
Marseille | Stade Vélodrome | 56 300 |
Nantes | Stade de la Beaujoire | 52 000 |
Parizo | Parc des Princes | 48 360 |
Saint-Étienne | Stade Geoffroy-Guichard | 52 213 |
Strasburgo | Stade de la Meinau | 54 550 |
Eksteraj ligiloj
redakti