Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1960

La fina parto de la 1-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1960 aŭ origine "Eŭropa Pokalo de Nacioj") okazis inter la 6-a kaj la 10-a de junio 1960 en du urboj de Francio, nome en Parizo kaj Marseille. La lando de la lastaj kvar matĉoj nur fiksiĝis kiam restis nur kvar konkursantaj teamoj el la komence 17 teamoj de la kvalifikiga fazo.

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1960
UEFA EURO 1960
Emblemo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1960
Turniraj detaloj
Loko  Francio
Datoj 6-a ĝis 10-a de junio 1960
Teamoj
Ejoj (en 2 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Sovetunio Sovetunio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de SFR Jugoslavio Jugoslavio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 4
Goloj 17  (4,25 matĉe)
Spektantoj 78,958  (20 matĉe)
Golreĝo(j) estis kvin futbalistoj kun po du goloj:

Jugoslavio Milan Galić
Francio François Heutte
Sovetunio Valentin Ivanov (Валентин Иванов)
Jugoslavio Dražan Jerković
Sovetunio Viktor Ponedelnik (Виктор Понедельник)

vdr

En du paroj la teamoj interbatalis en la duonfinalo, la malgajnantoj de tiuj matĉoj konkuris pri la turnira tria pozicio, kaj la du gajnintaj teamoj de la duonfinalaj matĉoj, do la teamoj de Jugoslavio kaj Sovetunio, komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 10-a de junio 1960 en Parizo.