Albana nacia teamo de futbalo

nacia futbala teamo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Albanio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.

La Albana nacia teamo de futbalo - albane Kombëtarja e futbollit të Shqipërisë - oficiale ekzistas ekde 1930 kaj ekde tiu jaro konkuras en matĉoj kun aliaj naciaj teamoj. Ĝin vivtenas kaj organizas la Federata Shqiptare e Futbollit, albane. Por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1964 la teamo unuafoje kvalifikiĝis, kvankam nur ĉar la greka teamo retiriĝis; memstare por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 la teamo unuafoje kvalifikiĝis, por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 duafoje. La teamo ĝis nun ne povis kvalifiki por la finalo de Futbala Mondpokalo, sed en 1966 kaj kontinue ekde 1974 ĝi rajtas partopreni la kvalifikigan fazon. En 1946, Albanio festis sian nuran titolvenkon ĉe la Balkana Pokalo.

Albana nacia teamo de futbalo
Albana nacia teamo de futbalo
asocio Federata Shqiptare e Futbollit
Federacio Albania de Futbalo
konfederacio UEFA
manaĝero Brazilo Sylvinho
unua matĉo  Albanio 2 - 3
Flago de SFR Jugoslavio Jugoslavio
Tirano, oktobro 1946
plej granda gajno  Albanio 5 - 0
 Vjetnamio
2003
 Albanio 6 - 1
 Kipro
2009
 Albanio 5 - 0
 San-Marino
2021
plej granda perdo  Albanio 0 - 12
Hungario Hungario
1950
Futbala Mondpokalo
aperoj -
plej bona rezulto -
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj en 1964, 2016 kaj 2024 kvalifikiĝis kaj atingis la grupan fazon
plej bona rezulto atingo de la grupa fazo
vdr

La teamo estas nuntempe en la 66-a loko en la oficialaj mondaj rangotabeloj de la tegmenta federacio FIFA (la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, laŭ stato de aprilo 2024). En aŭgusto 2015, Albanio atingis sian plej bonan rangotabelon ĝis nun ĉe la 22-a loko, danke al la 2-1 venko en la kvalifikiĝo de la Eŭropa Ĉampionado kontraŭ armena teamo, la posta 1-0 venko en amika matĉo kontraŭ la franca kaj la poentado de la nefinita ludo kontraŭ la serba teamo.

en matĉo kontraŭ la aŭstra nacia teamo de futbalo de 2016
Kuq e zi – la teamaj subtenantoj, kiuj nomas sin "nigraj kaj ruĝaj"

Eksteraj ligiloj

redakti