Federacio Albania de Futbalo

nacia futbala asocio en Albanio

La Federacio Albania de Futbalo, albane Federata Shqiptare e Futbollit, estas la nacia futbala asocio en Albanio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1930. La asocio interalie ekde tiu jaro organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Supera kategorio - albane Kategoria Superiore. Ĝis 1998 ĝi estis nomita Kategoria e Parë ("Unua kategorio"), poste ĝi ankaŭ estis nomita Kampionati Shqiptar (do "Ĉampioneco albana") kaj Superliga. La ĉampiono en 2023 estas la klubo FK Partizani Tirana, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo KF Tirana (Klubi i Futbollit Tirana) - laŭ la stato de 2023 entute 26-foje.

Federacio Albania de Futbalo
federacio de futbalo
Komenco 1930 vd
Lando(j)  Albanio
Sidejo Tirano
Ĉefestro(j) Armand Duka vd
Membro de FIFAUEFA vd
Posedatoj nacia vira futbala teamo de Albanio • Qemal Stafa Stadium • albania nacia virina futbala teamo • albania nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • albania nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • Kastrioti Stadium • albania nacia futbala teamo de virinaj sub-19-jaruloj • stadiono Air Albania vd
Retejo Oficiala retejo
vdr