Futbala Mondpokalo 1974
10-a tutmonda turniro de naciaj viraj futbalteamoj
La 10-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 8-a de junio kaj la 8-a de julio 1974 en Okcidenta Germanio. La teamo de Germanio gajnis la pokalon en la finalo kontraŭ la nederlanda teamo. La finalo okazis en Munkeno. La pola teamo estis en tria pozicio, kaj la brazila en kvara pozicio.
Monda Ĉampionado de Futbalo 1974 Fußball-Weltmeisterschaft 1974 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Okcidenta Germanio |
Datoj | 8-a de junio - 8-a de julio 1974 |
Teamoj | 16 (el 5 konfederacioj) |
Ejoj | 9 (en 9 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Ok. Germanio (2-a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Nederlando |
Tria pozicio | Pollando |
Kvara pozicio | Brazilo |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 38 |
Goloj | 97 (2,55 matĉe) |
Spektantoj | 1 774 022 (46 685 matĉe) |
Golreĝo(j) | Grzegorz Lato (7 goloj) |