Futbala Mondpokalo 1986
13-a tutmonda turniro de naciaj viraj futbalteamoj
La 13-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 31-a de majo kaj la 29-a de junio 1986 en Meksiko. La teamo de Argentino gajnis la pokalon en la finalo kontraŭ tiu de okcidenta Germanio. La finalo okazis en Meksikurbo. La franca teamo estis en tria pozicio, kaj la belga en kvara pozicio.
Monda Ĉampionado de Futbalo 1986 XIII Copa Mundial de Fútbol México 1986 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Meksiko |
Datoj | 31-a de majo - 29-a de junio 1986 |
Teamoj | 24 (el 5 konfederacioj) |
Ejoj | 11 (en 9 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Argentino (2-a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Ok. Germanio |
Tria pozicio | Francio |
Kvara pozicio | Belgio |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 52 |
Goloj | 132 (2,54 matĉe) |
Spektantoj | 2 393 331 (46 026 matĉe) |
Golreĝo(j) | Gary Lineker (6 goloj) |
Plej bona ludisto | Diego Maradona |