Diego Armando Maradona

Argentina futbalisto

Diego Armando MARADONA (naskiĝis la 30-an de oktobro 1960 - mortis la 25-an de novembro 2020) estis argentina futballudisto, konsiderata unu el la plej bonkvalitaj en la tuta mondo. Li estas konata kiel el pibe de oro (la ora knabo) aŭ Pelusa (“Hararpilko” pro sia hararo).

Diego Armando Maradona
Maradona kontraŭ Italio, 1986.
Maradona kontraŭ Italio, 1986.
Persona informo
Naskonomo Diego Armando Maradona
Aliaj nomoj Dios
Naskiĝo 30-an de oktobro 1960 (1960-10-30)
en Lanús
Morto 25-an de novembro 2020 (2020-11-25) (60-jaraĝa)
en Dique Luján
Mortokialo korhalto
Tombo Jardín Bella Vista
Lingvoj italahispana
Ŝtataneco Argentino
Subskribo Diego Armando Maradona
Familio
Frat(in)oj Raúl Maradona • Hugo Maradona
Edz(in)o Claudia Villafañe
Infanoj Dalma Maradona • Gianinna Maradona • Diego Sinagra
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto • aktoro
vdr
Diego Maradona, 1986.

Li naskiĝis proksime de la argentina ĉefurbo Bonaero kaj komencis ludi futbalon profesie kiel 15-jaraĝa en la klubo Argentinos Juniors. En 1980 li transiris al Boca Juniors.

Post unu jaro li komencis sian eŭropan karieron en la hispana FC Barcelona en Barcelono. En 1984 li translokiĝis al Napolo, Italio, kun kies teamo li gajnis du naciajn ĉampionecojn de Italio kaj fariĝis vera loka idolo. En 1992 li ludis en la teamo de Sevilo kaj poste denove en Argentino en la teamoj Newell's Old Boys kaj denove en la Boca Juniors.

Liaj plej memorataj ludoj okazis kun la Argentina nacia teamo de futbalo, ĉefe en la Mondaj Ĉampionadoj de 1982, 1986, 1990 kaj 1994. Liaj du goloj en 1986 kontraŭ Anglio fariĝis festataj en la tuta lando kaj konataj en la mondo; Argentino ricevis la venkan Pokalon en tiu jaro. La unua golo kontraŭ Anglio estis farita de Maradona per pilkotuŝo de sia mano. Oni ofte parolas pri "la mano de dio" kiam oni parolas pri tiu golo.

Post sia retiriĝo li tre ofte aperis en amaskomunikiloj, ĉefe pro siaj sanproblemoj, plejparte okazigitaj pro sia trouzo de drogoj.

En la Futbala Mondpokalo 2010 li estis la trejnisto de la argentina nacia teamo.

Lia morto okazis je la 25-a de novembro, malmultaj tagoj post suferi cerbinfarkton. Li estis operaciita pri tio kaj post kelkaj postoperaciaj tagoj, li suferis korinfarkton kaj ne postvivis.