Futbala Mondpokalo 1994

La 15-a Vira Futbala Mondpokalo okazis inter la 17-a de junio kaj la 17-a de julio 1994 en Usono. Brazilo gajnis la pokalon en la finalo kontraŭ Italio. La finalo okaztis en la urbo de Los-Anĝeleso.

Monda Ĉampionado de Futbalo 1994
1994 FIFA World Cup
Turniraj detaloj
Loko Flago-de-Usono.svg Usono
Datoj 17-a de junio - 17-a de julio 1994
Teamoj 24 (el 5 konfederacioj)
Ejoj (en 9 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Gold medal.svg Flago de Brazilo Brazilo (4-a ĉampioneco)
Dua pozicio Silver medal.svg Flago de Italio Italio
Tria pozicio Bronze medal.svg Flago de Svedio Svedio
Kvara pozicio Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Turniraj statistikoj
Matĉoj 52
Goloj 141  (2,71 matĉe)
Spektantoj 3 587 538  (68 991 matĉe)
Golreĝo(j) Flago-de-Bulgario.svg Ĥristo Stojĉkov
Flago-de-Rusio.svg Oleg Salenko
(6 goloj)
Plej bona ludisto Flago-de-Brazilo.svg Romário
Information icon.svg
vdr

En Usono, male al plej multaj landoj en la mondo, futbalo ne estas ĉe la supro de la listo de la plej popularaj sportoj. Malgraŭ tio, tiu evento altiris la plej grandan kvanton da spektantaro al la ludstadionoj en la historio de la futbala mondpokalo: averaĝe 68 991 spektantoj po ludo, multe super la dua loko en la listo - la monda pokalo 2014 okazigita en Brazilo, ĝisosta futbal-ama lando, kun averaĝe 53 592 spektantoj po ludo.