17-a de junio
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | ||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 17-a de junio estas la 168-a tago de la jaro (la 169-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 197 tagoj restas.
Je la 17-a de junio okazis, interalie:
EventojRedakti
- 362: Romia imperiestro Juliano la Apostato en sia edikto malpermesis disvastigi kristanismon
- 653: Papo Marteno la 1-a estis arestita kaj alkondukita al Konstantinopolo, pro sia opozicio al monotelismo
- 1120: Reĝo Alfonso la 1-a venkis kun subteno de duko Vilhelmo la 9-a en batalo de Cutanda (Provinco Teruelo) armeon de Almoravidoj
- 1242: Kontraŭjudismo: post Disputoj de Parizo, dudek kvar judaj religiaj manuskriptoj estis forbruligitaj
- 1299: Pollando: princo Przemko urbigis Racibórz laŭ magdeburga juro
- 1330: Ordeno de germanaj kavaliroj konkeris kaj bruligis Nakło nad Notecią
- 1356: Lvovo ricevis privilegian leĝon urbiĝi de la pola reĝo Kazimiro la Granda
- 1397: Finaranĝo de la Unio de Kalmar inter reĝlandoj Danio, Norvegio kaj Svedio sub gvido de Eriko de Pomerio
- 1405: Svislando: malvenko de aŭstra armeo en la batalo de Stoss (Kantono Apencelo Ekstera) - dua venko de svisoj super Habsburgoj
- 1429: Centjara milito: venko de franca armeo super la angla en la batalo de Beaugency (Loiret)
- 1462: Targoviŝte: Valaĥia reganto Vlad la 3-a Drakulo sturme atakis dum nokto tendaron de la invada otomana armeo de Mehmedo la 2-a - pro paniko pereis kelkaj miloj de turkoj
- 1579: Francis Drake dum ekspedicio ĉirkaŭ la mondo albordiĝis al la hodiaŭa Kalifornio, anocante rajton al tiu ĉi teritorio nome de la reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a
- 1596: Nederlanda esploristo Willem Barentsz alvenis al Svalbardo
- 1642: Pollando: Oława estis bruligita de sveda armeo
- 1696: Milito de la ligo de Augsburg: en batalo de Dogger-benko Jean Bart la korsaro frakasis nederlandan ŝiparon
- 1789: Francaj Ĝeneralaj Statoj, post propono de Emmanuel-Joseph Sieyès, aliformiĝis en konstitucian nacian asembleon
- 1793: Pollando: en Grodno komenciĝis lasta Sejmo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, agnoskinta la duan dispartigon de Pollando
- 1834: En Parizo aperis unua presaĵo de la pola nacia eposo Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz
- 1837: Charles Goodyear ricevis patenton por produktado de gumo
- 1839 – Reĝo de Havajo Kamehameha la 3-a eldonis edikton de toleremo, permesanta agadon de la Katolika Eklezio sur la Havajaj Insuloj
- 1843: Sur Suda Insulo (Nov-Zelando) okazis la unua kaj sola batalo, post subskribo de la Traktato de Waitangi, inter maorioj kaj britaj setlintoj
- 1866: Prusia-Aŭstria milito: Aŭstrio deklaris militon
- 1877: Nordameriko: Armitaj Fortoj de Usono estis venkitaj de Nez-Percés en batalo de la Kanjono Blanka Birdo (Idaho)
- 1885: Novjorko: Statuo de Libereco sur vaporŝipo alvenis en fragmentoj de Francio
- 1894: Oni ekkonstruis en Berlino protestantan katedralon Berliner Dom - konata de naciaj festoj kaj ekumenismo
- 1900: Boksista ribelo: aliancaj armeoj konkeris fortikaĵojn en Tjanĝino
- 1908: En Lvovo laŭ iniciato de Józef Piłsudski estis fondita la Asocio de Aktiva Batalado subestre de Kazimierz Sosnkowski, sekreta organizaĵo, kies celo estis ribelo kontraŭ la Rusia imperio
- 1911: Universitato de Islando fondiĝis en Rejkjaviko
- Unua mondmilito:
- 1917: Dum Unua Kunsido de Militistaj Poloj en Petrogrado fondiĝis Pola Militista Plenumkomitato
- 1920: Dua Pola Respubliko: Mara Lernejo fondita en Tczew
- 1925: En Ĝenevo oni subskribis protokolon pri malpermeso uzi dum milito venenajn gasojn kaj biologian armilon
- 1928: Inaŭguro de biografi-literatura muzeo al la pola verkisto Stefan Żeromski en Nałęczów
- 1930: Usona prezidento Herbert C. Hoover subskribis Leĝon Smoot-Hawley
- 1934: Estinta germana kanceliero Franz von Papen faris kontraŭnazian paroladon en la Universitato de Marburg (verkitan de Edgar Jung)
- 1934: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki disponis krei izolejon en Bereza Kartuska (Bresta regiono) - reage al murdo de ministro Bronisław Pieracki por "personoj minacantaj sekurecon kaj publikan ordon"
- 1939: En Versailles okazis lasta publika ekzekuto en Francio - per gilotino estis senkapigita aganta en Francio germana seria murdisto
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico pafmortigis ĉirkaŭ 80 polojn el malliberejo en Sandomierz; Varsovio: Ludwik Landau komentis: Post 38 tagoj de reala milito, en la tempo ne multe pli longa ol la defendo de Pollando, Francio subiĝis al la germana potenco.; Okupacio de baltaj ŝtatoj: en Baltaj Landoj komenciĝis soveta okupado: Ruĝa Armeo eniris Talinon kaj Rigon dum "progresemaj fortoj" de Latvio, Litovio kaj Estonio proponis aliĝon al Sovetunio, en Litovio kreiĝis registaro de Popola Fronto subestre de Justas Paleckis; Okcidenta Fronto: dum evakuo de la brita armeo de Dunkirko 3000-4000 personoj pereis rezulte de sinko de pasaĝera ŝipo RMS Lancastria, atakita de batalaviadiloj Junkers Ju 88 apud Saint-Nazaire; en orienta Francio germanoj okupis Metz - Kirasita Grupo atingis landlimon kun Svislando, apud Pontarlier; en Normandio germanoj aliris al Cherbourg, okupis Angers kaj Saumur; pola ekzila registaro dum sia evakuo loksidis en Libourne (en Akvitanio); la unua pola Divizio de Grenadistoj batalegis apud Lagarde; je la 12:00 radia parolo de generalo Philippe Petain kun sciigo pri atendata armistico; Nov-Jorko: "Nowy Świat" (Nova Mondo) en la artikolo Du urboj. Varsovio kaj Parizo informis: Parizo estis redonita sen batalo. (...) Sed ni estas fieraj pri 28 tagoj de la heroeco de Varsovio, la ekzemplo de batalo kaj venko-volo, kion la pola nacio donis kaj donas al siaj malamikoj kaj amikoj
- 1941: En Poznań germanoj ekzekutis kapitanon Ignacy Sęk, batalion-komandanton de Nacia Defendo Poznań 1, kaj 5 personojn, kaj en Konin dekkelkon de poloj; en areo de Poznań oni malpermesis vendi alkoholon al poloj; Forfar (Skotlando): "Dziennik Żołnierza" (Taggazeto de Soldato) informis, ke germana entrepreno Wilhelm Dahmen elprenis de Vistulo kaj Varto (interalie en Poznań, Grudziądz kaj Toruń) ĉirkaŭ 5000 tunojn da feraj restaĵoj de pontoj, eksplodigitaj de polaj soldatoj septembre 1939; Nazia Germanio: ordono de Adolf Hitler pri realigkomenco de la Operaco Barbaroso la 22-an de junio je la 3:00; Siria Fronto: aŭstralianoj okupis Sidonon
- 1942: Gestapo malkovris en Varsovio kaj ĉirkaŭiris presejon de konspira organizo Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando - 3 presistoj dum la batalo mortfalis, aliaj 5 personoj enprizoniĝis en fifama gestapejo ĉe Aleo Szucha; germana polico pafmortigis en Mława 50 judojn, en Przasnysz 22 polojn akuzitajn pri sabotado, en Międzyrzec Górny 10 personojn kaj en Turku 10 judojn; en Varsovio aperis la unua kaj lasta konspira skolta revuo "Dęby" (Kverkoj); Adolf Hitler akceptis planon de la komandanto de submarŝipoj fari neatenditan atakon al navigado apud marbordoj de Brazilo
- 1943: Germanaj ĝendarmoj kaj policanoj pafmortigis en Góry Wysokie (proksime al Sandomierz) ĉirkaŭ 80 membrojn de konspiraj organizaĵoj, en Tarnów 8 personojn kaj en Gnatowice (proksime al Proszowice) 10 polojn pro helpado al partizanoj; germana reganto de Varto-Lando denove malkonsentis ekziston de antaŭlernejoj por polaj infanoj; germana polico forveturigis 57 judojn de Würzburg al sia koncentrejo Aŭŝvico; Pola Rezistomovado: soldato de Kamparanaj Batalionoj el areo Puławy, Stanisław Manel "Dąb" kiel fervoja deĵoranto en Sadurki direktis al trajno de Wehrmacht kun medikamentoj vagonaron kun karbo - 7 konvojaĝantoj pereis, "Dąb" estis arestita de Gestapo kun riproĉo de sabotado kaj murdita
- 1944: Germana polico pafmortigis dum kontraŭpartizana agado 43 suspektitajn personojn en pola vilaĝo Wola Wereszczyńska (proksime al Włodawa); en Varsovio aperis la lasta numero de, eldonata de skoltistinoj de marto 1941, konspira periodaĵo "Dziś i jutro" (Hodiaŭ kaj Morgaŭ); Pola Soldataro aneksis polan parton de Teŝino; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Częstochowa sur stacidomo Teklinów atakis germanan pasaĝeran trajnon; Itala kampanjo: Dua Pola Korpuso transprenis de brita 5-a Kirasita Armeo postkuron de malamiko direkte al Adriatiko; taĉmentoj de franca 9-a Divizio de Kolonia Infanterio ekregis ĝis la 19-a de junio Elbon; Þingvellir: Islando fariĝis sendependa de Danio - Sveinn Björnsson iĝis unua prezidento
- 1945: Soveta okupado de Pollando: en Moskvo komenciĝis intertraktoj pri kreo por la teritorioj de Pollando de Provizora Registaro de Nacia Unueco
- 1946: Juda organizaĵo Haganah detruis 11 pontojn inter Palestino kaj najbaraj landoj
- 1953: Popolribelo: dum kontraŭkomunista ribelo en Orienta Berlino, sovetaj trupoj mortigis ĉirkaŭ 300 personojn kaj preskaŭ mil vundigis
- 1960: Indianoj Nez Perce ricevis de Usono pli ol 4,15 milionoj da USD rekompence de Usono pro forpreno de ilia teritorio en 1863
- 1969: Dum Mondĉampiono pri ŝako en Moskvo, la reganta ekde 1963 mondĉampiono Tigran Petrosjan perdis sian titolon favore al Boris Spasskij
- 1970: En duonfinalo de la Futbala Mondpokalo en Meksiko, kiu fariĝis konata kiel la jarcentludo, itala nacia teamo de futbalo venkis Federacian Respublikon Germanio 4:3 post kromludo
- 1971: Usona prezidento Richard Nixon anoncis militon kontraŭ neleĝaj drogoj
- 1972: Skandalo Watergate komenciĝis - en Vaŝingtono oni arestis 5 personojn
- 1984: Dua Pola Respubliko: voĉdonado al komunistaj Naciaj Konsilioj
- 1985: Fondo de la eduka dokumentiga televido Discovery Channel
- 1992: En Varsovio malfermiĝis unua en Pollando hastmanĝa restoracio McDonald's
- 1994: La 15-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Usono
- 1997: Traktato de Amsterdamo estis interkonsentita
- 1999: Vaira Vīķe-Freiberga gajnis prezidentan balotadon en Latvio
- 2000: Ukrainio: Malfermo de Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo, kie estis entombigitaj 4302 polaj oficiroj, viktimoj de NKVD, plejparte de malliberejo en Starobilsk, en tio 8 generaloj, en mortokavoj kuŝas ankaŭ ĉ. 2,8 mil viktimojn de stalinisma teroro el la jaroj 1937–1938 (Granda teroro)
- 2003: Operaco kontraŭ la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo okazis en Auvers-sur-Oise (Pariza Regiono, Francio) fare de la francaj sekretaj servoj
- 2005: En Irano okazis unua parto de prezidenta baloto - al la dua transiris Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani kaj Mahmud Ahmadineĵad
- 2012: Nova Demokratio gajnis parlamentan baloton en Grekio
- 2013: Ĉefministro de Ĉeĥio Petr Nečas demisiis pro korupto
- 2015: En preĝejo en Charleston en Suda Karolino 21-jara Dylann Roof pafmortigis 9 personojn kaj unu vundis - venontan tagon estis arestita
- 2016: Mez-Orienta Eŭropo: en Pollando finiĝas la 10-tagaj defendaj militistaj ekzercoj "Anakonda 16" de 18 NATO-ŝtatoj kune kun 4 partneraj (Finnlando, Makedonio, Svedio kaj Ukrainio) - la plej grandaj depost 1989 kun ekzercoj sur la tero, maro, spaco kaj kiberspaco, kiun partoprenis 31 mil soldatoj
NaskiĝojRedakti
- 1239: Eduardo la 1-a, reĝo de Anglio el la dinastio de Plantaĝenetoj (m. 1307)
- 1603: Sankta Jozefo el Kupertino, "fluganta sanktulo" (m. 1663)
- 1604: Johann Moritz von Nassau-Siegen, konto de Nassau-Siegen (m. 1679)
- 1682: Karolo la 12-a, reĝo de Svedio el la dinastio de Vitelsbaĥoj (m. 1718)
- 1703: John Wesley, angla teologo, fondinto de metodismo (m. 1791)
- 1704: John Kay, angla drapisto kaj inventisto duobliginta produktivecon de teksistoj (m.1780)
- 1784: Friedrich Thiersch, germana klasika filologo kaj pedagogo (m. 1860)
- 1800: William Parsons, irlanda astronomo esplorinta ekstergalaksiajn nebulozojn (m. 1867)
- 1802: Hermann Mayer Salomon Goldschmidt, germana astronomo kaj pentristo juddevena (m. 1866)
- 1805: Christian Friedrich Buschmann, germana instrumentfaristo (m. 1864)
- 1808: Henrik Wergeland, norvega poeto, lirikisto kaj lingvisto, alvokanta al apogo de liberecbataloj de grekoj, belgoj kaj irlandanoj, kaj de poloj en batalo kun carismo (m. 1845)
- 1810: Ferdinand Freiligrath, germana poeto
- 1818: Charles Gounod, franca opera komponisto fmiĝinta pro Ave Maria (m. 1903)
- 1832: William Crookes, angla kemiisto kaj fizikisto, inventinto de la tubo de Crookes (m. 1919)
- 1865: Bogusław Firkowicz, kleriko de polaj karaimoj (m. 1915)
- 1867: Flora Finch, angla-usona aktorino de mutaj filmoj (m. 1940)
- 1872: Lóránd Fráter, hungara kantkomponisto, frato de Béla Fráter (m. 1930)
- 1880: Carl Van Vechten, usona verkisto kaj fotisto (m. 1964)
- 1882: Igor Stravinskij, rusia komponisto poldevena, pianisto kaj dirigento, aŭtoro de komponaĵoj por la baletoj La Fajra Birdo, Petruŝka kaj La konsekro de la printempo (m. 1971)
- 1883: Emil Unger, hungara zoologo, limnologo, iĥtiologo (m. 1945)
- 1894: Pieter Korte, nederlanda instruisto kaj pedagogo, gvidanto de kursoj laŭ Cseh-metodo, agento de la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj, aktivulo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (m. 1977)
- 1889: Konrád Albrich, transilvania saksa kuracisto, oftalmologo, profesoro (m. 1959)
- 1898: M. C. Escher, nederlanda artisto kaj grafikisto studinta perspektivon kaj kahelaron, produktinta "neeblajn desegnaĵojn" kiel litografiaĵo Ŝtuparo de Penrose (m. 1972)
- 1900: Martin Bormann germana SS-generalo kaj politikisto, membro de Freikorps, militkrimulo permesantan al civiloj murdi malamikajn pilotojn (kaze de subita alteriĝo) (m. 1945)
- 1900: Hubert Jedin germana historiisto de la Katolika Eklezio, spertulo pri la Koncilio de Trento (m. 1980)
- 1905: Helmut Hentrich, germana arkitekto konstruinta Ruhr-Universitaton (m. 2001)
- 1909: Karel Höger, ĉeĥa aktoro rolinta en preskaŭ 100 filmoj, esperantisto ludinta en Verda Stacio (m. 1977)
- 1911: Viola Tomori, hungara psikologino kaj instruistino, persekutata de komunistoj en Rumanio (m. 1998)
- 1920: François Jacob, franca Nobelpremiita genetikisto juddevena (m. 2013)
- 1920: Hara Secuko, japana aktorino, konata de la filmo Tokia rakonto (m. 2015)
- 1922: Lili Zografu, greka ĵurnalistino kaj verkistino famiĝinta pro studo pri Nikos Kazantzakis (m. 1998)
- 1927: András Sütő, rumania hungara verkisto, laŭreato de Kossuth-premio (m. 2006)
- 1928: Frigyes Marton, hungara reĝisoro kaj teatrestro (m. 2002)
- 1929: Tigran Petrosjan, soveta ŝakisto, mondĉampiono pri ŝako (m. 1984)
- 1931: Imre Hegedűs, rumania hungara inĝeniero kaj fizikisto
- 1931: Magdolna Mosoni B., rumania hungara lernolibroredaktorino, tradukistino
- 1935: Ferenc Deák, hungara grafikisto kaj librodizajnisto (m. 2013)
- 1936: Ken Loach, angla filma kaj televida reĝisoro, konata de Mi, Daniel Blake aŭ Polo tuj bezonata, pri sorto de polaj enmigrintoj post disvastiĝo de Eŭropa Unio, distingita per Ora Palmo
- 1939: Vittorio Goretti, itala amatora astronomo (m. 2016)
- 1939: Krzysztof Zanussi, pola filmreĝisoro italdevena, scenaristo, verkisto kaj filozofo, distingita per la franca Ordre des Arts et des Lettres
- 1942: Mohamed ElBaradei, egipta Nobelpremiita politikisto, direktoro de Internacia Atomenergia Organizo
- 1943: Barry Manilow, usona popularmuzika kantisto juddevena
- 1943: Burt Rutan, usona konstruisto de aviadiloj kaj arkitekto
- 1944: Tibor Sándor Száva, rumania hungara inĝeniero, armenologo
- 1945: Eddy Merckx, belga biciklisto, 5-foja venkisto en la Tour de France
- 1945: Ken Livingstone, angla politikisto, urbestro de Londono
- 1946: Peter Rosei, aŭstra verkisto, membro de la avangarda unuiĝo Forum Stadtpark
- 1947: László Vencser, rumania hungara pastro, profesoro pri teologio
- 1951: Dennis Keefe, usona esperantisto, iniciatinto de la lingvoinstrua versio de Lingvaj Festivaloj, Esperantisto de la Jaro
- 1952: Judit Dobre-Kóthay, rumania hungara scenejdekoraciistino
- 1960: Thomas Haden Church, usona muzikisto, verkisto, komikulo, aktoro
- 1971: Paulina Rubio, meksika kantistino kaj aktorino vendinta 20 milionojn de diskoj
- 1972: Antoine Albeau, franca mondĉampiono de tabulvelado
- 1975: Eddie Aït, franca politikisto, membro de Maldekstra Radikala Partio
- 1980: Ádám Ficsor, hungara politikisto, ministro, parlamentano
- 1980: Venus Williams, usona tenisistino gajninta sepfoje Grandan Ŝlemon, kvarfoja olimpikistino, fratino de Serena Williams
- 1988: Stephanie Rice, aŭstralia naĝistino, mondrekordulino
- 1989: Kati Kovács, rumania hungra aktorino de la Teatro Tamási Áron de Sfântu Gheorghe
- 1990: Alan Dzagojev, rusia futbalisto
- 1991: Karolina Styczyńska, pola ŝakistino specialiĝanta pri ŝogio, unua "fremdulino" venkinta japanajn profesiulojn
MortojRedakti
- 656: Uthman ibn Affan, la tria el la Kvar Justaj Kalifoj (naskiĝis ĉirkaŭ 579)
- 676: Adeodato la 2-a, papo kontraŭbatalanta monotelitismon kaj enkondukinta apostolan benon, protektanto de benediktanoj
- 1025: Boleslao la 1-a, unua kronita reĝo de Pollando el dinastio Piastoj, filo de Mjeŝko la 1-a kaj Dobrava (n. 967)
- 1400: Jan z Jenštejna, ĉeĥa ĉefepiskopo, aŭtoro de latinlingva spirita liriko (n. 1347-50)
- 1629: Piet Hein, nederlanda mararmea oficiro dum Okdekjara Milito (n. 1577)
- 1631: Mumtaz Mahal, mogola imperiestrino, edzino de Ŝaho Jahan (n. 1593)
- 1696: Johano la 3-a Sobieski, pola reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj famiĝinta pro la batalo de Vieno (Defendanto de la Kredo), venkinto de tataroj kaj turkoj, verkisto, bibliofilo, erudiciulo, mecenaso (n. 1629)
- 1734: Claude-Louis-Hector de Villars, franca nobelo, marŝalo de Francio (n. 1653)
- 1740: William Wyndham, angla politikisto kaj ŝtatestro (naskiĝis ĉirkaŭ 1688)
- 1762: Prosper Jolyot de Crébillon, franca poeto kaj dramaturgo, patro de Claude-Prosper Jolyot de Crébillon (n. 1674)
- 1821: Martín Miguel de Güemes, argentina generalo kaj politikisto, partoprenanto de la Argentina Milito por Sendependiĝo kaj de argentinaj enlandaj militoj (n. 1785)
- 1835: Izabela Czartoryska, pola princino, verkistino, mecenatino de arto, fondintino de la unua pola muzeo en Puławy, patrino de Adam Jerzy Czartoryski (m. 1746)
- 1844: Ferenc Tessedik, hungara advokato, vojaĝisto kaj poeto, membro Hungara Scienca Akademio, verkanta poemojn por "Aurora" (n. 1800)
- 1853: Paulina Szász, hungara poetino, edzino de Károly Szász (n. 1831)
- 1871: Sándor Gaál, hungara honvedgeneralo (n. 1817)
- 1874: Abraham Firkowicz, karaima kleriko, sciencisto, socia aganto, arkeologo, kolektisto de hebreaj manuskriptoj, tradukisto de Malnova Testamento al karaima lingvo, pilgrimo al la Sankta Lando (naskiĝis ĉirkaŭ 1786)
- 1897: Sebastian Kneipp, germana pastro kaj naturkuracisto, adepto de akvo- kaj herbokuracado (n. 1821)
- 1905: Máximo Gómez, dominikana generalo, partoprenanto de sendependiga Dekjara Milito en Kubo (n. 1836)
- 1907: Sergio Corazzini, itala poeto, kies poeziaĵojn esperantigis Carlo Minnaja (n. 1886)
- 1935: Dezső Kovács, hungara kritikisto, redaktoro (n. 1866)
- 1960: Pierre Reverdy, franca poeto, reprezentanto de superrealismo kaj kubismo (n. 1889)
- 1969: István Sinka, hungara poeto, laŭreato de la Kossuth-premio (n. 1897)
- 1976: Oszkár Boda, rumania hungara verkisto pri muziko (n. 1876)
- 1978: Kálmán Krizsó, rumania hungara presisto, verkisto (n. 1899)
- 1984: Klavdia Ŝulĵenko, soveta kantistino kaj aktorino, dekorita per la ordeno de Lenin (n. 1906)
- 1986: Sándor Kibédi Varga, hungara filozofo kaj psikologo, patro de Áron Kibédi Varga (n. 1902)
- 1991: Alexandra Márk, hungara porjunulara verkistino (n. 1901)
- 1993: Anna Látó, hungara ĵurnalistino, verkistino, tradukistino, patrino de János Jánosi (n. 1906
- 1995: Jean Thierry, franca esperantisto rolinta en esperantlingva filmo Angoroj, redaktoro de "Franca Esperantisto", ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto, kunlaboranto de Esperanto en Perspektivo, "La Gazeto" kaj aliaj Esperanto-periodaĵoj, kunfondinto de "Horizonto" de Neŭtrala Esperanto-Movado (n. 1924)
- 1996: Thomas Kuhn, usona filozofo de scienco, kreinto de la nocio scienca paradigmo (n. 1922)
- 1998: Gyula László, hungara arkeologo kaj artisto, diplomito de Hungara Belarta Universitato (n. 1998)
- 2002: Tibor Tomcsányi, rumania hungara radio- kaj televidredaktoro, edzo de Mária Tomcsányi (n. 1934)
- 2002: Fritz Walter, germana futbalisto, distingita per Federacia Meritkruco (n. 1910)
- 2003: Jenő Knézy, hungara ĵurnalisto pri sporto (n. 1944)
- 2004: Jacek Kuroń, pola historiisto, aktivulo de ruĝa skoltismo, opozicia gvidanto kaj politikisto (n. 1934)
- 2006: David Kugultinov, kalmuka poeto kaj socia aganto (n. 1922)
- 2006: Abdul Halim Sadulajev, prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, teroristo, mortigita (n. 1967)
- 2008: Henryk Mandelbaum, pola-juda travivinto de holokaŭsto, eskapinta mortomarŝon (n. 1922)
- 2009: Ralf Dahrendorf, germana-brita politikisto, sociologo kaj filozofo (n. 1929)
- 2012: Endre Deák, rumania hungara lutisto, kultivanto de malnova muziko (n. 1952)
- 2013: Werner Lang, germana aŭtomobilkonstruisto (n. 1922)
- 2013: Gábor Rácz, rumania hungara farmakologo, botanikisto (n. 1928)
- 2014: Tamás Roska, hungara inĝeniero pri informadiko, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Academia Europaea (n. 1940)
- 2015: Antanas Mekys, litova ekonomikisto kaj instruisto de pli ol 20 Esperanto-kursoj por komencantoj kaj daŭrigantoj, kune kun koresponda kurso, partoprenanto de Baltiaj Esperanto-Tagoj, Honora Membro de UEA (n. 1917)
- 2019: Mohamed Mursi, egipta politikisto el Provinco Ŝarkija, membro de Islama Frataro, prezidento de Egiptio (n. 1951)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Eklezio:
- Sankta Herve, bretona monaĥo
- Adam Chmielowski, pola monaĥo, artisto, helpanto al senhejmuloj
- Pollando: Tago de Tankisto - memore al la reveno al Pollando de la unua regimento de tankoj de generalo Józef Haller en 1919
- Monda Tago de Batalo kontraŭ Dezertigo kaj Trosekeco - anoncita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1995
- Nacia tago en Islando, tago de la sendependiĝo (1944)
Tagoj de semajnoRedakti
La 17-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.