Vaira Vīķe-Freiberga

Vaira VĪĶE-FREIBERGA (naskiĝis la  1-an de decembro 1937(nun 1937-12-01), do nun 85-jara) estas latva psikologino, kuracistino kaj politikistino. Ekde la 8-a de julio 1999 kaj la 8-a de julio 2007 ŝi estis la ŝtata prezidanto de Latvio. Vaira Vīķe-Freiberga ne reprezentas politikan partion.

Vaira Vīķe-Freiberga
Vaira Vīķe-Freiberga, Davos.jpg
Coat of Ams of Vaira Vīķe-Freiberga (Order of Isabella the Catholic).svg
Persona informo
Vaira Vīķe-Freiberga
Naskiĝo la  1-an de decembro 1937(nun 1937-12-01)
en Rigo, Latvio
Lingvoj latvafranca [#]
Ŝtataneco Latvio [#]
Alma mater Universitato Viktorio • Universitato McGillUniversitato de Toronto [#]
Partio sendependa
Subskribo Vaira Vīķe-Freiberga
Familio
Edz(in)o Imants Freibergs
Infanoj du
Profesio
Okupo politikistopsikologo • universitata instruisto • partoprenanto de internacia forumo [#]
Laborkampo psikologio [#]
Aktiva en Rigo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
prezidanto de Latvio
Dum 8-a de julio 19998-a de julio 2007
Antaŭulo Guntis Ulmanis
Sekvanto Valdis Zatlers
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

D-rino Vīķe-Freiberga kun siaj gepatroj en 1944 fuĝis el Latvio, unue al Maroko, en 1954 al Kanado, kie ŝi post la fino de la mezlernejo studis psikologion en la Universitato de Toronto kaj poste medicinon en la Universitato McGill en Montrealo, ambaŭ en Kanado. Inter 1965 kaj 1998 ŝi estis profesoro pri psikologio en la franclingva Universitato de Montrealo, kaj akiris altan renomon pri sia fako en Kanado.

En junio 1998 ŝi nomumiĝis emerita profesoro de la universitato, revenis al Latvio kaj en oktobro 1998 la ĉefministro de Latvio nomumis ŝin direktorino de la nove fondita Latvia Instituto en Rigo. En junio la latvia parlamento Saeima nomumis ŝin ŝtata prezidantino de Latvio, la unua virino en tiu posteno, kaj ŝi komencis sian oficon en julio - kvar jarojn poste, en 2003, ŝi reelektiĝis por dua oficperiodo. Dum ŝiaj ok jaroj kiel prezidanto de Latvio, ŝi ludis gravan rolon pri la membriĝo de la Respubliko Latvio en NATO kaj la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligilojRedakti