Universitato McGill
La Universitato McGill, fondita en 1821, estas anglalingva universitato en la urbo Montrealo (Kebekio, Kanado). Ĝi estas unu el la plej malnovaj universitatoj en Kanado kaj delonge konsiderata unu el la plej bonaj en Nordameriko.
Priskribo
redaktiU McGill estas tre konata por sia laboro en medicino, ĥemio, fiziko, kaj biologio. Ĝi tamen havas bonajn programojn en juro, religio, kaj humanismaj temoj.
U McGill havas pli ol 28.000 lernantoj. 22% de la lernantoj parolas la francan kiel sian denaskan lingvon.
La Muzeo Redpath (france Musée Redpath, angle Redpath Museum) estas muzeo kiu temigas naturhistorion. Ĝi estas parto de la Fakultato de Naturaj Sciencoj de Universitato McGill kaj situas en la nordokcidento de la kampuso, 859 Rue Sherbrooke Ouest.
Historio
redaktiEn 1813, la testamento de James McGill donis lian proprietaĵon kaj 10.000 pundojn por krei la Reĝan Instituton por la Disvastiĝo de la Scio, kiu poste kreis la Universitaton McGill en 1821.
Inter aliaj famaj McGill-anoj estas ses gajnintoj de la Nobela Premio, du ĉefministroj de Kanado, kaj la aktoro William Shatner.
Elektitaj instruistoj
redaktiElektitaj esploristoj
redaktiElektitaj studentoj
redaktiNotoj
redakti- ↑ . McGill University. Alirita 2007-05-25 . The endowment figure consists of investments for McGill endowments, accounts managed on behalf of McGill units and affiliated entities and an allocation from the restricted fund.
- ↑ 2,0 2,1 . McGill University. Alirita 2007-07-01 .
- ↑ 3,0 3,1 Students. McGill University. Alirita 2007-07-01 .