Ĉefministro de Kanado

La Ĉefministro de Kanado (angle Prime Minister of Canada, france Premier ministre du Canada) estas la estro de la kanada registaro. Ĝi ofte estas la gvidanto de la politika partio kiu havas la plej multajn sidlokojn en la Kanada Ĉambro de la Deputitoj [1].

Ĉefministro de Kanado
Prime Minister of Canada
emblemo
Justin Trudeau
Justin Trudeau
organo • publika posteno
premiero
Komenco 1-a de julio 1867 vd
Lando(j) Kanado vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La nuna ĉefministro estas Justin Trudeau kiu enoficiĝis la 19-a de oktobro 2015. Li sukcedis Stephen Harper.

Mandato redakti

La oficperiodo de la ĉefministro ne estas fiksita. Nur en la okazo, ke opozicia partio sukcesas akiri plimulton de sidlokoj en la Ĉambro de la Deputitoj, la Ĉefministro devas eksiĝi. Perdi malkonfidan voĉdonon de la partio de la ĉefministro ankaŭ povas esti kialo por la ĉefministro decidi eksiĝi (post kio alia partio povas formi registaron), sed tio estas pli ofte la kazo ol la Parlamento dissolviĝis kaj baloto estas alvokata. Se opozicia partio iĝas la plej granda partio en mezperioda baloto, la aktuala partio kaj ĉefministro ankoraŭ havas la eblecon daŭrigi la nunan registaron. La aktuala Ĉefministro povas tiam vidi ĉu eblas formi koalicion kun alia partio aŭ daŭrigi kiel minoritata registaro, aŭ la Ĉefministro povas eksiĝi por ebligi novan registaron de la partio kiu sukcesis akiri la plej multajn sidlokojn.

La ĉefministro estas subtenita de la Oficejo de la Ĉefministro kaj gvidas la Reĝa Privata Konsilio [2]. La ĉefministro ankaŭ elektas individuojn por nomumo kiel Ĝenerala Guberniestro (en la federala jurisdikcio) kaj leŭtenanta guberniestro (en la provincoj), tiel kiel al la Senato, Supera Tribunalo kaj aliaj federalaj tribunaloj kaj, kiel postulita sub leĝo, la estroj kaj direktoraro de diversaj kronaj kompanioj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Brooks, Stephen. (2007) Canadian Democracy: An Introduction, 5‑a eldono, Don Mills: Oxford University Press, p. [htt://archive.org/details/canadiandemocrac0006broo/e/233 233–234]. ISBN 978-0-19-543103-2.
  2. Privy Council Office | The Canadian Encyclopedia. Alirita October 30, 2020.

Eksteraj ligiloj redakti