Kanada kortumsistemo

La Kanada kortumsistemo formas la justican branĉon de la registaro, formale konata kiel "The Queen on the Bench" (La reĝino sur la benko),[1] kiu interpretas la leĝaron kaj estas formita de multaj tribunaloj en diferencaj niveloj de jura supereco kaj separate laŭ jurisdikcio. Kelkaj el la tribunaloj estas federaciaj nature, dum aliaj estas provincaj aŭ teritoriaj.

La Konstitucio de Kanado havigas al la federacia registaro la ekskluzivan rajton leĝofari pri kriminala juro, dum la provincoj havas ekskluzivan kontrolon super multo de civila juro. La provincoj havas jurisdikcion super la Administracio de Justico en sia teritorio. Preskaŭ ĉiuj kazoj ĉu krimaj aŭ civilaj, estas aŭditaj en provincaj aŭ teritorie establitaj tribunaloj. La tre malgranda sistemo de federaciaj tribunaloj aŭdas nur kazojn kiuj temas pri aferoj kiuj estas sub ekskluziva federacia kontrolo, kiel federacia impostado, federaciaj administraciaj agentejoj, intelekta posedrajto, kelkaj partoj de konkurenca juro kaj kelkaj aspektoj de nacia sekureco.

Notoj redakti

  1. MacLeod, Kevin S. (2008), A Crown of Maples (PDF) (1a eld.), Ottawa: Queen's Printer for Canada, p. 17, ISBN 978-0-662-46012-1, arkivita el la originalo (PDF) la 10an de Novembro 2012, alirita la 19an de Januaro 2015