Association of American Universities

La Asocio de Amerikaj Universitatoj (angle The Association of American Universities, mallongigita AAU), origine fakte Asocio de Usonaj Universitatoj, antaŭ ol aliĝis ankaŭ kanadaj institucioj, estas organizaĵo de gvidaj esploruniversitatoj en Usono kaj Kanado.

Association of American Universities
asocio de universitatoj
Komenco 1900 vd
Geografia situo 38° 54′ 1″ N, 77° 1′ 42″ U (mapo)38.900277777778-77.028333333333Koordinatoj: 38° 54′ 1″ N, 77° 1′ 42″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Association of American Universities (District of Columbia)
Association of American Universities (District of Columbia)
DEC
Association of American Universities
Association of American Universities
Lokigo de District of Columbia en Usono
Map
Association of American Universities
Membro de American Council on Education • National Humanities Alliance vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Funkcio redakti

La Asocio de Amerikaj Universitatoj estis establita la 28-an de februaro 1900, ĉe dutaga konferenco okazigita en la Universitato de Ĉikago, de 14 el la ĉefaj doktoraj kandidatinstitucioj de la lando. Ĝia celo estas konservi fortan akademian sistemon de edukado, esplorado kaj novigaj metodoj kaj antaŭenigi plej bonajn praktikojn por bakalaŭroj kaj magistroj kaj plifortigi la kontribuojn de esploruniversitatoj al amerika socio. La membrouniversitatoj de la organizo ricevas la plej federacian financadon, kiu plibonigas publikan sanon, alfrontas naciajn defiojn kaj kontribuas al ekonomia rezisteco dum edukado kaj trejnado de gvidantoj kaj novigantoj de estonta vizio. Aktuale en 2022, la organizo inkluzivas 65 universitatojn de Usono (28 privataj kaj 37 publikaj) kaj du publikajn universitatojn de Kanado. [1] [2] [3]

La unio estas membro de la tutmonda reto de esploruniversitatoj. La reto inkludas la sekvajn organizojn: la Russell Group (Britio, bazita en Londono), U15 (universitatoj en Germanio) (bazita en Freiburg), la Eŭropa Ligo de Esploraj Universitatoj (Eŭropo, kun sidejo en Loveno, Belgio), la Asocio de Orientaziaj Esploruniversitatoj (Ĉina Popola Respubliko, Japanio, Sud-Koreio, Honkongo kaj Tajvano), la C9-ligo (Ĉinio), la Grupo de Ok (Aŭstralio, bazita en Kanbero), la RU11 Esploruniversitatoj (Japanio) kaj la kanada Research Universities Group U15, bazita en Otavo.

La Asocio de Amerikaj Universitatoj aliĝis al siaj partneroj en la tutmonda reto subskribante la jenajn deklarojn :

  • Deklaro de Haifai pri la karakterizaĵoj de nuntempaj esploruniversitatoj. [4]
  • Leiden Deklaracio pri la Rolo de la Sociaj Sciencoj kaj Homarscienco en la Tutmonda Esplora Pejzaĝo. [5]
  • Ŝanhaja Deklaro pri la Kritika Rolo de Esplor-Intensaj Universitatoj en Tutmondaj Novigado-Ekosistemoj. [6]
  • La Deklaracio de Tokio pri la bezono de longperspektivaj kaj grandaj investoj ĉe la avangardo de esplorado en esplorintensaj universitatoj. [7]
  • Sorbonne deklaro pri esplordatumrajtoj. [8]

La fondaj universitatoj redakti

[9]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Three Leading Research Universities Join the Association of American, AAU, la 6an de novembro 2019.
  2. AAU, Our Members, AAU Member Universities Arkivigite je 2014-10-26 per la retarkivo Wayback Machine
  3. AAU By the Numbers. Arkivita el la originalo je 2020-11-14. Alirita 2023-04-12.
  4. U15, International ,Hefei Statement.
  5. U15, International, Leiden Statement.
  6. U15, International, Shanghai Statement.
  7. U15, International, Tokyo Statemen.
  8. U15, International, Sorbonne Declaration.
  9. The Association of American Universities: A Century of Service to Higher Education 1900-2000

Eksteraj ligiloj redakti