Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo

organizaĵo

La Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo - angle Association of Pacific Rim Universities (APRU), hispane Asociación de Universidades de la Cuenca del Pacífico (pri alilingvaj nomoj vidu la liston de lingvoj maldekstre) - estas konsorcio de 61 esploruniversitatoj en 19 ekonomioj de ŝtatoj borde de la Pacifika Oceano. Formita en 1997, la asocio kreskigas kunlaboron inter la membraj universitatoj, esploristoj kaj politikistoj kontribuantaj al ekonomia, scienca kaj kultura akcelo en la pacifika regionego. Ĝia ĉefsidejo situas en Honkongo.

Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo
emblemo
asocio de universitatoj
Komenco 1997 vd
Sidejo Clear Water Bay
Membro de UNESCO Global Open Science Partnership vd
Retejo Oficiala retejo
vdr