Okdekjara Milito
La Okdekjara Milito (kiu en la moderna historiverkado ankaŭ nomiĝas La ribelo aŭ La nederlanda ribelo) estas la nomo por ribelo kaj batalo en Nederlando (1568-1648, kun dekdujara armistico dum la jaroj 1609-1621) kontraŭ Hispanio.
Okdekjara Milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Por la sendependiĝo de Nederlando | |||||||
ŝtatrenverso • interna milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Nederlando Anglio |
Hispanio | ||||||
Post tiu milito la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj fariĝis mondestra potenco, antaŭ ĉio pro la marveturado. La respubliko travivis oran jarcenton je ekonomia, scienca kaj kultura terenoj.