Bourtange (buːrˈtɑŋə) estas fortresvilaĝo en la orienta parto de provinco Groningen en la regiono Westerwolde. Ĝi konstruiĝis dum la Okdekjara Milito laŭ komisio de Vilhelmo la 1-a. Kiam Groningen estis uzurpita de la hispanoj, Vilhelmo volis izoli ĝin por ke ne plu eblas komerci inter la urbo Groningen kaj la hispanoj en Germanio. Por tio ili devis iri tra Westerwolde, regiono sur sablodorso en la Torfomarĉo de Bourtange. Apud Boertange estis la ununura trairebleco al la urbo Groningen. Tial ĝuste je la Boeren Tange (= sabloholmo) oni konstruis la skanson. Boertange estis parto de la defendolinio al kiu ankaŭ apartenis Coevorden, Nieuweschans kaj Oudeschans. Boertange neniam estis ekokupita de malamikaj trupoj.

Bourtange
fortified town • vilaĝo • loĝloko en Nederlando

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 9545
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 0′ N, 7° 12′ O (mapo)53.00677.1917Koordinatoj: 53° 0′ N, 7° 12′ O (mapo) [+]
Areo 0,25 km² (25 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bourtange (Nederlando)
Bourtange (Nederlando)
DEC
Bourtange
Bourtange
Situo de Bourtange

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bourtange [+]
vdr
Fortreso Boertange
Vidaĵo je la sinagogo kaj la vendoplaco

En 1851 la fortreso estis nuligita kaj estis neokupata dum pli ol cent jaroj kaj sovaĝiĝis. Dum la 1970-aj jaroj la municipo Vlagtwedde iniciatis la rekonstruon de la skanso. Ĉirkaŭ 1990 la rekonstruo finiĝis kaj malfermiĝis por la publiko. En 2001 la lastaj konstruaĵoj finkonstruiĝis post kiam la fortreso tute finpretiĝis.

Nuntempe Boertange kreskis ekster la remparoj kaj ekestis vilaĝo ĉirkaŭ la fortreso. Interne de la remparoj loĝas ankoraŭ ĉirkaŭ 50 homoj. La tuta loĝantaro konsistis en 2008 el 430 homoj.

Topografia mapo
Pordego kun levponto

Eksteraj ligiloj redakti