Pordego
enirejo al spaco ĉirkaŭita de muroj
Pordego estas aperturo, kiu donas aliron al ejo ĉirkaŭita per muroj aŭ barilo. Pordegoj povas esti uzataj por kontroli kiu en- aŭ el-iras. Pordego ankaŭ povas havi nuran ornaman aŭ simbolan funkciojn.
Pordegoj povas esti fermataj, kaj ofte estas gardataj de unu aŭ pluraj pordistoj, ankaŭ nomata pordegogardisto. Por tiu gardisto oni povas fari specialan konstruaĵon, tiel nomatan (pordega) gardista domon.
Pordegoturo estas turo super pordego de granda instalaĵo, ekzemple de urbomuro, burgmuro kaj similaj konstruaĵoj.