Westerwolde

municipo en Groningo, Nederlando
(Alidirektita el Oudeschans)
ISO

Westerwolde (53° 02′ N; 07° 08′ E Mapo) estas municipo en la provinco Groningo Nederlando. Ĝi konsistas el la antaŭaj municipoj Bellingwedde kaj Vlagtwedde. La du municipoj kunfandiĝis je la 1-a de januaro 2018. Laŭ stato de la jaro 2021, en la municipo vivis 26 215 loĝantoj sur areo de 280,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 93 loĝantoj/km². Westerwolde situas en la ekstrema oriento de Nederlando, rekte ĉe la limo al Germanio. La orienta najbara komunumo estas Haren (Emso) en la federacia lando Malsupra Saksio, kaj la senpere proksima loĝloko nomiĝas Rütenbrock en la komunumo Haren (Emso). La limo estas kiel ĉie inter Nederlando kaj Germanio, tre tralasema, kaj ekzistas multaj german-nederlandaj familio, kiuj loĝas en unu flanko de la limo, donas siajn infanojn al infanĝardenoj aŭ elementaj lernejoj de la alia flanko, aŭ laboras aliflanke de la limo. Iom konata ekzemplo de tio estas la germana olimpika skermistino Claudia Bokel, kiu kreskis en la parto Ter Apel de Westerwolde kaj havas duan nederlandan pasporton, sed frekventis infanĝardenon kaj elementan lernejon en Rütenbrock.

Municipo Westerwolde

Flago de la municipo Westerwolde

Blazono de municipo Westerwolde

Flago de la municipo Westerwolde Blazono de municipo Westerwolde
nederlanda municipo
Provinco Groningo
Urbestro Jaap Velema
Ĉefloko Sellingen/Wedde
Areo
 - Tero
 - Akvo
280,63 km²
267,01 km²
4,62 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
26215 (2021)
89 loĝ./km²
Geografia situo 53° 2′ N, 7° 9′ O (mapo)53.0280555555567.1444444444444Koordinatoj: 53° 2′ N, 7° 9′ O (mapo)
Westerwolde (Nederlando)
Westerwolde (Nederlando)
DEC
Westerwolde
Westerwolde

Map

Gravaj trafikaj arterioj N366, N368
CBS-municipokodo 1950
Oficiala retejo https://www.westerwolde.nl/
vdr

En Westerwolde troviĝas la fortikaĵo Bourtange.

Subdivido redakti

La municipo Westerwolde enhavas la sekvajn vilaĝojn:

 
Wedderborg (Burgo de Wedde)

(Vlagtwedde)

Abeltjeshuis, Bakovensmee, Barnflair, Borgertange, Borgerveld, Bourtange, Burgemeester Beinsdorp, De Bruil, Ellersinghuizen, Hanetange, Harpel, Hasseberg, Hebrecht, 't Heem, Jipsingboermussel, Jipsingboertange, Jipsinghuizen, Lammerweg, Laude, Lauderbeetse, Laudermarke, Lauderzwarteveen, Leemdobben, Maten, Munnekemoer, Over de Dijk, Overdiep, Pallert, Plaggenborg, Poldert, Renneborg, Rhederveld, Rijsdam, Roelage, 't Schot, Sellingen, Sellingerbeetse, Sellingerzwarteveen, Slegge, Stakenborg, Stobben, Ter Apel, Ter Apelkanaal, Ter Borg, Ter Haar, Ter Walslage, Ter Wisch, Veele, Veerste Veldhuis, Vlagtwedde Vlagtwedder-Barlage, Vlagtwedder-Veldhuis, Weende, Weenderveld, Weite, Wessingtange, Wollingboermarke, Wollinghuizen, Zandberg (parte), Zuidveld.

(Bellingwedde)

Bellingwolde, Blijham, Oudeschans, Veelerveen, Vriescheloo, Wedde, Klein-Ulsda, Rhederbrug, Rhederveld, Wedderveer.

Eksteraj ligiloj redakti


Galerio redakti

Provinco Groningo  
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde
Nederlando | Provincoj | Municipoj