Ŝablono-Diskuto:Informkesto nederlanda municipo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Tlustulimu in topic Mapligilo

Transdono de koordinatoj redakti

Bonvolu atenti, ke estas planoj ŝanĝi la kodon de la ŝablono, tiel ke la transdono de la koordinatoj okazos laŭ Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj. Funkcianta ekzemplo jam videblas en Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando/testoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:52, 27 Jun. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu kontraŭis la proponon, mi ĵus realigis ĝin. Krome roboto jam alĝustigis ĉiujn artikolojn. Mi ĝis nun ne trovis problemojn. Se iu el vi trovas problemon, bonvolu ne malfari la ŝanĝon, ĉar alie la mapo kun markilo denove malaperus. Prefere sciigu detalan priskribon de eventuala problemo kun ligilo(j) al la koncerna(j) artikolo(j). --Tlustulimu (diskuto) 09:35, 9 Jan. 2014 (UTC)

Alia ŝablono por koordinatoj redakti

Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis dum la kontrolado de hieraŭ vespere per roboto ŝanĝitaj artikoloj, ke multaj el ili enhavas la ŝablonon {{koordinatoj gm}} tuj post la grase markita enkonduka vorto. Ĝi kaŭzas, ke la supre metata ligilo al "Toolserver" aperas duoble. Tial mi petis la saman uzanton kun roboto, ŝanĝi la ŝablonan uzadon al {{koordinato}} kun aldono de kelkaj parametroj. Tiam la supre metata ligilo aperas nur unufoje, nome per la informkesto. Vidu ekzemple la lastan ŝanĝon de mi en Wijk bij Duurstede‎. Kelkajn artikolojn mi jam permane korektis. Sed la informkesto troviĝas ja en pli ol 300 artikoloj kaj mi ne scias, en kiom da ili samtempe troviĝas la eĉ evitinda malnova ŝablono {{koordinatoj gm}}. --Tlustulimu (diskuto) 16:42, 9 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. La sama roboto intertempe ŝanĝis artikolojn, kiuj enhavis la fuŝon pri duobla supre dekstra ligilo pri koordinatoj. Mi rigardis kelkajn artikolojn kaj ne trovis problemojn. --Tlustulimu (diskuto) 20:01, 10 Jan. 2014 (UTC)
Fakte ne plu estas fuŝaj duoblaj indikoj pri koordinatoj, sed en la informkesto estas grandlitera indiko pri eraro, se en la parametro latitudo ne metiĝas sekundo respektive nulo kaj indiko "N", kaj en la parametro longitudo simile sekundo respektive nulo kaj indiko "E". Ekzemple en la supre menciita teksto Wijk bij Duurstede‎ ĝis nun estas la fuŝo pro indikoj "latitudo = 51/59" kaj "longitudo = 5/20", kvankam nun devas esti "latitudo = 51/59/0/N" kaj "longitudo = 5/20/0/E". En la teksto Wijk bij Duurstede‎ mi mem korektos la eraron permane, kaj en multaj aliaj tekstoj la fuŝo jam estis korektita permane, sed ĉie alie ankoraŭ restas giganta ruĝa noto "Koordinatoj: Nekonata argumenta formato". ThomasPusch (diskuto) 20:22, 9 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Ĉu vi povus peti al la robotisto ripari la informkestajn fuŝojn pro malesto de la parametropartoj "/0/N" kaj "/0/E"? Kaj ĉu samtempe eblus meti la nunajn navigilonomojn el la superkategorio Kategorio:Ŝablono:Nederlando, do ŝanĝi ekz. {{KomunumojNoord-Brabant}} al {{Komunumoj de Norda Brabanto}}? La dua peto ne estas pro videbla fuŝo, ĉar per alidirektiloj ja eblas bone vidigi la artikolajn navigilojn, sed temas pri la samaj paĝoj kaj bonus "ordigi" la vortumon de la ŝablonoj, jam tuŝante la paĝojn. Klaras ke la dua peto tre simplas - sed mi ĝis nun ne spertiĝis pri robotado kaj ne certas ĉu la unua peto facile trakteblus. Ĉu? Sincere, ThomasPusch (diskuto) 23:52, 9 Mar. 2015 (UTC)
@ThomasPusch: Mi okupiĝos pri tio vespere, ĉar mi nun estas survoje. --Tlustulimu (diskuto) 07:43, 10 Mar. 2015 (UTC)
@ThomasPusch: Antaŭ kelkaj tagoj mi okupiĝis pri la sorabaj ekvivalentoj de la ŝablono {{koordinato}}, kiu ĉe ni estas uzata en diversaj informkestoj por la koordinatoj, do ankaŭ en {{Informkesto komunumoj en Nederlando}}. La menciita erarmesaĝo tamen rezultas el la Lua-modulo, kiu aranĝas la kategoriojn pri koordinatoj. Ĉu mi eble provizore anstataŭigu la kodon por la aŭtomate aranĝataj kategorioj, tiel ke la gradaj sekundoj ne plu estas devigaj nur por la kategorio? Se jes, mi povus transpreni uzeblan kodon el la sorabaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:47, 14 Apr. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Sonas kiel bona ideo. Jes, provu, se vere ne pliboniĝus la situcio post la ŝanĝo ja eblus malfari ĝin. Ĉu la problemo nur estas la sekundoj aŭ ĉu ankaŭ la en plej multaj informiluzoj mankantaj indikoj "N" kaj "E"? Mi ricevas erarmesaĝon kaj se mi permane aldonas nur la sekundojn aŭ nur la indikojn "N" kaj "E", kaj mankas la po alia ero ... do mi supozus ke necesus atenti ambaŭ erojn. Sed mi tute ne enlaboriĝis en la programigon de LUA-moduloj kaj pro tio elektis la vojon taskigi al roboto la aldonon de la parametropartoj "/0/N" kaj "/0/E"... Ĉiu ajn solvo, kiu funkcios, estos bona. Sincere ThomasPusch (diskuto) 20:16, 14 Apr. 2015 (UTC)
@ThomasPusch:  Farite Ĉar mi ne plu sciis bone, kiujn mallongigojn mi uzis en la Lua-modulo por oriento kaj okcidento, mi devis fari du redaktojn de la ŝablono {{koordinato/+}}, kies ĉefa ŝablono {{Koordinato}} aranĝas la dulingvecon de la parametroj. Mi krome ĵus rigardis kelkajn artikolojn pri nederlandaj komunumoj kaj ne trovis problemojn pri la aŭtomate enmetataj kategorioj.
Tamen certe estus bone, se roboto okupiĝus pri la antaŭe menciitaj alinomitaj navigiloj. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 20:43, 14 Apr. 2015 (UTC)
@Tlustulimu:Tre bone! Kaj jes, robota korekto de la alinomitaj navigiloj daŭre bonus. ThomasPusch (diskuto) 23:18, 14 Apr. 2015 (UTC)

Telefona kodo redakti

La ŝablono uzas la vortumon retnumero, laŭ rekta traduko el la nederlanda, kvankam en internacia Esperanto uzatas la vortumo telefona kodo, kaj tiel ankaŭ nomiĝas la artikolo pri la temo. "Retnumero" estas alidirektilo al la artikolo telefona kodo, tial ne ekestas mise ruĝa ligilo, sed mi preferus ke ni ne en centoj da artikoloj pri nederlandaj komunumoj lingve disvastigu la nederlandismon "retnumero", kiu krome en ne-nederlanda Esperanto apenaŭ uzatas (kaj en la artikolo "telefona kodo" ĝis nun eĉ ne menciiĝas). Minimuma paŝo laŭ mi estas ŝanĝi la ŝablonon, tiel ke parametro "retnumero" al simpla leganto de artikolo pri nederlanda komunumo montriĝas kiel vorto "telefona kodo" (tio facilas); pli bone estas ŝanĝi la ŝablonon tiel ke eblas alternativaj parametroj "retnumero" kaj "telefona kodo", por povi iom post iom ŝanĝi la unuopajn ŝablonuzojn de parametro "retnumero" al "telefona kodo" (prefere robote). ThomasPusch (diskuto) 06:24, 24 Jun. 2014 (UTC)

Mi realigis ambaŭ ŝanĝojn en la informkesta programigo, tiel ke nun aperas la vorto "telefona kodo" kaj la ŝablono funkcias kun ambaŭ alternativaj parametroj "retnumero" kaj "telefona kodo", tiel ke eblas iom post iom transiri al la pli internacia vortumo. ThomasPusch (diskuto) 06:32, 24 Jun. 2014 (UTC)

Dua mapo redakti

Saluton. Mi ĵus aldonis iom da kodo al la ŝablono, nome laŭ {{informkesto urbo}}. Nun eblas aperigi du mapojn, laŭ la dua ekzemplo de la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 20:42, 12 jan. 2020 (UTC)Reply

Mapligilo redakti

Saluton. Mi ĵus aldonis subtenon por {{mapligilo}}, ĉar jam la parametra duopo latitudo kaj longitudo ekde iom da tempo estas uzata. Do, en la artikolo nur devus okazi eventuala alĝustigo de zomo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:50, 26 maj. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto nederlanda municipo".