Claudia Bokel

germana skermistino

Claudia Bokel estas germana skermistino. Ŝi naskiĝis la  30-an de aŭgusto 1973(nun 1973-08-30) en Ter Apel, Nederlando, do momente estas 50-jara. En la Somera Olimpiko 2004 ŝi gajnis la arĝentan medalon en la disciplino spado kune kun la samteamaninoj Britta Heidemann kaj Imke Duplitzer. Dum la Skerma Mondpokala Ĉampionado 2006 ŝi gajnis la bronzan medalon post venko super la teamo de Rumanio - ĉi-foje kun la samteamaninoj Imke Duplitzer, Britta Heidemann kaj Marijana Marković.

Claudia Bokel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1973 (1973-08-30) (50-jaraĝa)
en Ter Apel
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Claudia Bokel, kiu havas kaj germanan kaj nederlandan pasportojn, kreskis en la nederlanda vilaĝo Ter Apel, parto de la municipo Westerwolde rekte ĉe la limo inter Nederlando kaj Germanio, sed kiel ŝiaj pli maljunaj gefratoj ŝi frekventis infanĝardenon en Haren (Emso), aliflanke de la limo. De 1989 ĝis 1992, do de la 16-a ĝis 19-a vivjaro, ŝi vivis en la skerma internulejo en Bonn, 275 kilometrojn distance de sia familio, kaj estis lernantino en urba gimnazio, kie ŝi akiris la lernejofinan ekzamenon abituro. En oktobro 2016 ŝi estis elektita prezidantino de la germana asocio pri skermado, faka sekcio de la Germana Olimpika Sporta Asocio.