William PARSONS, 3-a grafo de Rosse (naskiĝis la 17-an de junio 1800 en Jorko, mortis la 31-an de oktobro 1867 en Birr-Castle), estis irlanda astronomo.

William Parsons
Persona informo
William Parsons, 3rd Earl of Rosse
Naskiĝo 17-an de junio 1800 (1800-06-17)
en Jorko, Jorkŝiro,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 31-an de oktobro 1867 (1867-10-31) (67-jaraĝa)
en Birr Castle
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
(1801–1922)

Reĝlando de Granda Britio (–1801) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Magdaleno
Kolegio Triunuo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Lawrence Parsons, 2nd Earl of Rosse (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Alice Lloyd (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mary Rosse (en) Traduki (1836–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lawrence Parsons, 4th Earl of Rosse (en) Traduki, unknown daughter Parsons (en) Traduki, Randal Parsons (en) Traduki, unknown Parsons (en) Traduki, Richard Parsons (en) Traduki, unknown Parsons (en) Traduki, Charles Algernon Parsons (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo astronomo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Astronomio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj Levjatano de Parsonstown vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
William Parsons

Ĝis la morto de sia patro li nomiĝis Lord Oxmantown, ekde tiam tria Earl of Rosse. Ekde la jaro 1818 li studis ĉe la universitato de Dublino kaj poste (1819) ĉe la universitato de Oksfordo (Magdalen College). Jam en 1824 li membriĝis ĉe la Royal Astronomical Society. Inter 1848 kaj 1854 li estis prezidanto de la Reĝa Societo de Londono kaj ekde 1862 administra estro (kanceliero) de la universitato Dublino.

Lord Rosse okupiĝis ankaŭ pri sociaj taskoj kaj provis helpi la malriĉulojn en Irlando.

Kun Mary Wilmer-Field, kiun li edzinigis en la jaro 1836, li havis kvar filojn. William Parsons mortis je la 31-a de oktobro 1867 en sia kastelo Birr-Castle.

Sciencaj laboroj

redakti

En la jaro 1826 William Parsons konstruis sur la tereno de Birr-Castle observatorion. La instrumentoj estis faritaj laŭ lia persona instrukcio.

 
Desegnaĵo de la Whirlpool-M 51 de Lord Rosse

Parsons ĉefe interesiĝis pri ekstergalaksiaj nebulozoj, flanke pri la temperaturo de la lunsurfaco. Per siaj grandaj teleskopoj li eltrovis, ke multaj nebulozoj estas malproksimaj stelamasoj.

Literaturo

redakti
  • Letters on the state of Ireland (London 1847).

Eksteraj ligiloj

redakti