Traktato de Waitangi

La Traktato de Waitangi (angle Treaty of Waitangi, maorie Tiriti o Waitangi) estis subskribita la 6-an de februaro 1840 ĉe Waitangi en la „Golfo de Insuloj“, Nov-Zelando. Ĝin subskribis unuflanke la brita reĝlando, aliflanke la reprezentaj gvidantoj de la maoriaj triboj. Hodiaŭ, la 6-a de februaro estas nacia festotago de Nov-Zelando.

Traktato de Waitangi

"La Traktato" - kiel ĝin nomumas ofte la nov-zelandanoj - igis Nov-Zelandon brita kolonio, aliflanke la maorioj rezignis pri ĉiu suvereneco, iĝis britaj civitanoj. Oni garantiis al la maorioj, ke ili plu rajtas posedi siajn teron, terpecojn kaj aliajn posedaĵojn.

Pro la tradukaj malfacilaĵoj, la traktato baldaŭ estis diverse komprenita kaj kondukis fine al la nov-zelandaj militoj. (La setlistoj volis pluajn terojn.)

Okaze de disputoj, pri komprenigo de la traktato decidas la en 1975 fondita Waitangi-tribunalo.

En 2008, la registaro de Nov-Zelando kaj reprezentantoj de la maoriaj triboj subskribis interkonsenton, laŭ kiu la registaro donas 243 milionojn da eŭro pro misuzo de la traktato de Waitangi.