6-a de februaro
dato
(Alidirektita el 6-an de februaro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 6-a de februaro estas la 37-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 328 tagoj restas (329 en superjaroj).
Je la 6-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 60: Plej frua dato por kiu la tago de la semajno estas konata - grafitio en Pompejo identigis ĝin kiel Dies Solis (dimanĉo), laŭ nuntempa kalkulo, ĉi tiu dato estus merkredo
- 337: Julio la 1-a iĝis papo
- 806: Imperiestro Karolo la Granda eldonis dokumenton Divisio Regnorum, en kiu li dividis sian ŝtaton Franka imperio inter siaj tri filoj - pro tro frua morto de du, ĝi ne ekvalidis
- 1191: Klemento la 3-a per buleo agnoskis la Ordenon de germanaj kavaliroj
- 1228: Venceslao la 1-a estis en la Katedralo de sankta Vito kronita kiel ĉeĥa reĝo
- 1582: Pola armeo gvidata de Stefan Batory finis sensukcesan sieĝon de Pskovo
- 1633: Krakovo: Ladislao la 4-a kroniĝis en la Vavela katedralo kiel reĝo de Pollando
- 1643: Nederlanda navigisto Abel Tasman malkovris la insularon Fiĝioj
- 1685: Jakobo la 2-a iĝis reĝo de Anglio kaj Skotlando
- 1701: Eniro de la franca armeo en la sudon de Hispana Nederlando komencis la militon de hispana sukcedo
- 1788: Masaĉuseco fariĝis la 6-a subŝtato de Usono
- 1795: Buroj kreis en Suda Afriko Respublikon Graaff Reinet
- 1819: Stamford Raffles subskribis interkonsenton pri fondo de Singapuro kiel komerca setlejo por Brita Orienthinda Kompanio
- 1838: Ĉirkaŭ 100 buroj estis murditaj de zuluoj en sia Respubliko Natalia (provinco de Sud-Afriko)
- 1840: Historio de Nov-Zelando: Nov-Zelando subiĝis al Brita imperio per subskribo de la Traktato de Waitangi inter maorioj kaj Unuiĝinta Reĝlando
- 1863: Pollando: komenciĝis la plej granda dum la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio batalo de Siemiatycze, venka por la rusa armeo, kiu bruligis la urbeton
- 1869: Reĝlando Grekio konsentis evakui grekojn de Kreto sub premo de la grandaj eŭropaj potencoj
- 1878: Rusa-turka milito: rusa taĉmento liberigis bulgaran urbon Burgaso — unua bulgara urba komunumo establiĝis
- 1880: Johann Palisa malkovris asteroidon Medeo
- 1886: Germana kemiisto Clemens Winkler malkovris kemian elementon, kiun li nomis germaniumo - ĝi respondis al la teoria kemia elemento antaŭdirita 15 jarojn pli frue de Dmitrij Mendelejev
- 1900: Rusa fizikisto kaj inventisto Aleksander Stepanoviĉ Popov unuafoje uzis signalon pri surmara danĝero
- 1904: Du tagojn antaŭ eksplodo de la rusa-japana milito Japanio rompis diplomatiajn rilatojn kun la Rusia imperio
- 1910: Hungario: en Miskolc fondiĝis du futbalaj kluboj
- 1917: Trondheim: Sameoj el la tuta Svedio kaj Norvegio kolektiĝis unuafoje por landa kunveno por diskuti komunajn aferojn
- Unua mondmilito:
- 1918: Virina balotrajto: Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando atribis al virinoj balotrajton, limigitan tamen per aĝo (30 jaroj, viroj rajtis voĉdoni fininte la 21-an vivjaron)
- 1919: Vajmara Respubliko ekestis - Nacia Asembleo ellaboras demokratian Vajmaran Konstitucion
- 1921: Pola ŝtatestro Józef Piłsudski alvenis al franca Verduno kaj distingis la urbon per Milita Ordeno Virtuti Militari
- 1922: Kardinalo Achille Ratti iĝis papo kaj akceptis nomon Pio la 11-a
- 1933: Siberio: en Ojmjakon estis registrita rekorde malalta temperaturo −67,7 °C
- 1933: Unua senhalta flugo de Anglio al Sud-Afriko okazis
- 1933: Nazia Germanio enkondukis gazetaran cenzuron
- 1934: Dekstra ekstremismo: en Parizo sur Placo de la Konkordo malsukcesis provo de faŝisma puĉo
- 1936: Adolf Hitler inaŭguris la 4-an Vintran Olimpikon en Garmisch-Partenkirchen; Litovio: Per rezolucio de ministro pri internaj aferoj ĉiuj politikaj partioj estis malpermesitaj en Litovio, krom la reganta Unio de litovaj naciistoj
- 1938: Sovetunio: en Murmanska provinco kraŝis la plej granda aerŝipo kun 19-persona skipo
- Dua mondmilito:
- 1940: Venecio: diplomato István Csáky renkontiĝis kun Galeazzo Ciano; Junano: japana aviado bombis francan fervojan trakon
- 1942: Batalo de Sumatro komenciĝis
- 1943: Orienta Fronto: relvojo Ŝlisselburg-Leningrad ekfunkciis
- 1944: soveta longdistanca aviado atakis Helsinkon; komandejo de la Ruĝa Armeo ordonis al la Nigramara Ŝiparo bloki Krimeon
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Brieg kaj Ohlau (poste renomataj Brzeg kaj Oława); du divizioj de la Unua Pola Armeo konkeris fortikigitan Nadarzyce apud Jastrowie; Balkana Fronto: en Slavonio germana grupiĝo transiris al atako apud Virovitica al jugoslavia 3-a armeo; en Hercegovino 8-a Ataka Korpuso de Nacia Armeo de Jugoslavia Liberigo komencis ataki Mostar
- 1946: Hungara fizikisto Zoltán Bay unuan fojon kaptis radaran eĥon de la luno komencigante radaran astronomion
- 1947: Stalinismo: post balotoj al Pola Sejmo ekfunkciis nova registaro kun Józef Cyrankiewicz kaj Władysław Gomułka, ministro pri Regajnitaj Teritorioj
- 1951: Kanada armeo ekbatalis en la Korea milito
- 1952: Elizabeto la 2-a heredis la tronon en Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstralio, Kanado, Nov-Zelando kaj Komunumo de Nacioj, post morto de sia patro Georgo la 6-a
- 1958: En Munkeno frakasiĝis dum ekflugo aviadilo kun futbalistoj de Manchester United - 23 personoj pereis, en tio 8 futbalistoj, kaj dekkelkaj vundiĝis
- 1959: Usona inĝeniero de la firmao Texas Instruments, Jack Kilby patentigis unuan integran cirkviton, pro kio li poste ricevis Nobel-premion pri fiziko
- 1968: La 10-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Grenoblo
- 1968: Janusz Szpotański, aŭtoro de satira opero "Silentemaj kaj kvakuloj, aŭ Balo ĉe Prezidento” estis kondamnita al 3 jaroj da mallibero pro „distribuo de malutilaj informoj por la ŝtataj aferoj”
- 1968: Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ malkovris asteroidon Gagarin
- 1971: Italio: tertremo duondetruis Tuscania, severe damaĝis romanikajn monumentojn kaj kaŭzis morton de 31 personoj
- 1981: Eksplodo de interna milito en Ugando
- 1986: Diktatoro de Haitio Jean-Claude Duvalier estis renversigita
- 1988: Svediodemokratoj fondiĝis
- 1989: Lasta mortiga incidento ĉe la Berlina muro markis la morton de Chris Geoffroy
- 1989: En Pollando komenciĝis inter komunistoj kaj opoziciistoj de Solidareco kunsidoj de la Ronda Tablo
- 1996: Flago de Etiopio oficialiĝis
- 1999: Kosova Milito: konferenco en Rambouillet komenciĝis
- 2000: Dua Ĉeĉenia milito: rusia armeo forpelis separistojn el Grozno
- 2000: Tarja Halonen kiel unua virino gajnis prezidentan balotadon en Finnlando
- 2001: Israelo: Ariel Ŝaron venkis Ehud Barak en senpera ĉefministra baloto
- 2001: Papo Johano Paŭlo la 2-a igis Isidoron de Sevilo patrono de Interreto
- 2002: Usono retiriĝis de la traktato establanta internacian punan kortumon
- 2004: En bomba atenco de sinmortiganto en la metroo de Moskvo 41 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis
- 2005: Tajlando: parlamentan balotadon venkis partio de Taksin Ĉinaŭat
- 2006: Stephen Harper iĝis ĉefministro de Kanado
- 2008: Erupcio de vulkano Tungurahua en Ekvadoro
- 2008: Prezidento Giorgio Napolitano malfondis italan parlamenton
- 2013: En tertremo sur Salomonoj 13 personoj pereis
- 2016: Tajvano: 117 personoj pereis kaj 550 vundiĝis en la tertremo de Kaoŝiung
- 2018: 17 personoj pereis, kaj 285 vundiĝis dum tertremo en Hualjan sur Tajvano
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Verĥovna Rada agnoskis rusan militfirmaon Grupo Wagner kiel internacian kriman organizaĵon kaj alvokis alilandajn parlamentojn al similaj decidoj
- Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kunsidis pri humanitara krizo en Ukrainio
- 2023: Tertremoj landlime de Turkio kaj Sirio, kelkaj miloj de mortigitoj
- 1938: Finna astronomo Yrjö Väisälä malkovris la sunsisteman asteroidon, kiun li poste nomis 1462 Zamenhof - la plej malproksima ZEO
Naskiĝoj
redakti- 885: Daigo, imperiestro de Japanio (m. 930)
- 1564: Christopher Marlowe, angla dramisto kaj poeto (m. 1593)
- 1577: Beatrice Cenci, itala nobelulino, ekzekutita (m. 1599)
- 1608: António Vieira, portugala-brazila misiisto (m. 1697)
- 1611: Chongzhen, imperiestro de Ĉinio, memmortiginto (m. 1644)
- 1612: Antoine Arnauld, franca teologo, verkisto, logikisto, reprezentanto de jansenismo (m. 1694)
- 1639: Daniel Georg Morhof, germana literaturhistoriisto kaj poeto
- 1665: Anna Stuart, reĝino de Anglio, Skotlando kaj Irlando (m. 1714)
- 1695: Nicolaus la 2-a Bernoulli, svisa matematikisto el la familio Bernoulli, kontribuinta al fluidodinamiko (m. 1726)
- 1736: Franz Xaver Messerschmidt, german-aŭstria skulptisto (m. 1783)
- 1748: Adam Weishaupt, germana juristo kaj filozofo, fondinto de sekreta societo Iluminatoj (m. 1830)
- 1753: Évariste de Parny, franca verkisto, poeto kaj soldato (m. 1814)
- 1758: Julian Ursyn Niemcewicz, pola poeto, dramaturgo, tradukisto kaj politikisto, defendanto de la Konstitucio de la 3-a de Majo, partoprenanto de la Insurekcio de Kościuszko (m. 1841)
- 1778: Ugo Foscolo, itala verkisto kaj poeto (m. 1827)
- 1796: John Stevens Henslow, angla pastro, botanikisto kaj geologo (m. 1861)
- 1799: Imre Frivaldszky, hungara botanikisto, entomologo kaj kuracisto (m. 1870)
- 1802: Charles Wheatstone, angla fizikisto kaj inventisto de koncertino, stereoskopo, mikrofono, ĉifrado (m. 1875)
- 1811: Henry Liddell, angla filologo kaj leksikografo, dekano de Christ Church College (Oksfordo), vicrektoro de la Universitato de Oksfordo, estro de Westminster School, kunaŭtoro de A Greek-English Lexicon (m. 1898)
- 1818: Karl Aberle, aŭstra kuracisto kaj historiisto (m. 1892)
- 1817: Ágoston Trefort, hungara politikisto, ministro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1888)
- 1834: Wilhelm von Scherff, germana oficiro kaj armea fakverkisto (m. 1911)
- 1857: Antonio López Villanueva, hispana esperantisto, instruisto, muzika komponisto kaj gitaristo (m. 1934)
- 1861: Nikolao Zelinskj, soveta organika kemiisto, kreinto de gasmasko (m. 1953)
- 1864: John Henry Mackay, skota-germana filozofo kaj individuisma anarkiisto (m. 1933)
- 1879: Magnús Guðmundsson, islanda juristo kaj politikisto (m. 1937)
- 1890: Khan Abdul Ghaffar Khan, barata-pakistana politikisto, spirita gvidanto de la senperforta movado, pacisto kaj islamano, adepto de Mahatma Gandhi, (m. 1988)
- 1894: Maria Czapska, pola historiistino pri literaturo, eseistino, agantino de Konsilantaro por Helpo al Judoj kaj kunlaborantino de Kultura (m. 1981)
- 1895: István Dési Huber, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1944)
- 1905: Jan Werich, ĉeĥa aktoro, kreinta kun Jiří Voskovec klaŭnan duopon (m. 1980)
- 1905: Irmgard Keun, germana verkistino, reprezentantino de sociala realismo (m. 1982)
- 1905: Władysław Gomułka, ŝtatestro de Pola Popola Respubliko (m. 1982)
- 1909: Douglas B. Gregor, kimra instruisto, lingvisto, poligloto, tradukisto, esperanto-verkisto, Honora Membro de UEA kaj membro de la Akademio de Esperanto (m. 1995)
- 1911: Ronald Reagan, usona aktoro, guberniestro, prezidento de Usono (m. 2004)
- 1912: Eva Braun, germana aktorino, amatino de Adolf Hitler (m. 1945)
- 1914: Arkadz Kuljaŝoŭ, belorusa verkisto, poeto, scenaristo (m. 1978)
- 1915: Éva Váró, B., hungara poetino (m. 1949)
- 1917: Zsa Zsa Gábor, usona aktorino (m. 2016)
- 1919: András Márkos, hungara skulptisto en Rumanio (m. 1972)
- 1922: Witold Kieżun, pola ekonomikisto, profesoro pri ekonomiko, reprezentanto de pola prakseologia skolo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, malliberulo de gulagoj, verkisto, honora membro de Pola Scienca Akademio (m. 2021)
- 1926: Gizella Halgia, rumania hungara lernolibroverkistino
- 1929: Pierre Brice (Pierre Louis de Bris), franca filma aktoro (m. 2015)
- 1930: Rolf Eden, germana entreprenisto kaj aktoro (m. 2022)
- 1931: Heinz Kahlau, germana poeto, dramisto kaj scenaristo (m. 2012)
- 1932: Camilo Cienfuegos, kuba revoluciulo (m. 1959)
- 1932: François Truffaut, franca kinematografia produktoro, reĝisoro, aktoro (m. 1984)
- 1944: Ernő Lajos Ferencz, rumania hungara/hungara skulptisto
- 1945: Bob Marley, jamajka regeisto, kunkreinto de Bob Marley and the Wailers, populariganto de rastafaria movado (m. 1981)
- 1946: Kate McGarrigle, kanada kantistino (m. 2010)
- 1948: Felix Mitterer, aŭstra verkisto kaj aktoro
- 1951: Jacques Villeret, franca aktoro (m. 2005)
- 1962: Ágnes Pethő, rumania hungara estetikistino
- 1966: Rick Astley, angla kantisto kaj komponisto
- 1976: Anna Borbála Nemes, hungara publicistino kaj verkistino, membrino de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1995: Leon Goretzka, germana futbalisto, membro de la germana nacia teamo de futbalo
Mortoj
redakti- 685: Hlothere, anglosaksa reĝo de Kent
- 891: Fotio la 1-a, patriarko de Konstantinopolo, ortodoksa sanktulo (n. ĉirkaŭ 810)
- 1497: Johannes Ockeghem, flandra komponisto de franco-flandra skolo (n. ĉirkaŭ 1410)
- 1515: Aldo Manuzio, itala humanisto, eldonisto kaj tipografo (n. 1449)
- 1539: Johano, unua reganto de la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg (n. 1490)
- 1597: Francisko Patriko, filozofo kaj sciencisto de Venecia Respubliko, defendanto de platonismo kaj oponanto de aristotelismo (n. 1529)
- 1612: Christopher Clavius, itala matematikisto, astronomo kaj jezuito (n. 1528)
- 1685: Karlo la 2-a, reĝo de Anglio, Skotio kaj Irlando, unua katolika reĝo de Anglio post Maria la 1-a (n. 1630)
- 1725: Johann Philipp Krieger, germana komponisto, orgenisto kaj kapelmajstro (n. 1649)
- 1740: Klemento la 12-a, papo (n. 1652)
- 1771: Johann Wolfgang Textor, germana juristo kaj politikisto (n. 1693)
- 1793: Carlo Goldoni, itala komedioverkisto (n. 1707)
- 1804: Joseph Priestley, angla kemiisto, filozofo, pedagogo kaj kleriko, malkovrinto de sodakvo (n. 1733)
- 1833: Fausto Elhuyar, hispana kemiisto, malkovrinto de volframo (n. 1755)
- 1833: Pierre André Latreille, franca pastro kaj entomologo, fakulo pri artropodoj (n. 1762)
- 1855: Josef Munzinger, svisa komercisto, membro de Radikal-Demokrata Partio de Svislando, prezidento de Svislando (n. 1791)
- 1859: Jane Stirling, skota pianistino (n. 1804)
- 1866: Friedrich Karl Kraft, germana klasika filologo, leksikografo kaj pedagogo (n. 1786)
- 1899: Leo von Caprivi, ĉefministro de Prusio, kanceliero de Germana Imperiestra Regno (n. 1831)
- 1903: Gábor Daniel, hungara politikisto, kunfondinto de la Muzeo Sikula Nacia (n. 1824)
- 1916: Rubén Darío, nikaragva verkisto kaj diplomato, patro de modernismo en la latinamerika literaturo (n. 1867)
- 1918: Gustav Klimt, aŭstra pentristo, simbolisto, reprezentanto de Viena secesio (n. 1862)
- 1923: Adolf Heyduk, ĉeĥa poeto, reprezentanto de la literatura grupo majanoj, elstara subtenanto de ĉeĥaj-slovakaj rilatoj (n. 1835)
- 1925: Karel Emanuel Macan, ĉeĥa komponisto, instruisto, esperantisto, fondinto de blindula organizo SOĈNE (n. 1858)
- 1929: Maria Kristina Burbono, reĝino de Hispanio (n. 1858)
- 1931: Motilal Nehru, barata pandito, hindia advokato, gvidanto de Barata Nacia Kongreso (n. 1861)
- 1938: Marianne von Werefkin, rusa kaj svisa ekspresionisma pentristino, sennaciulino (kun pasporto Nansen) (n. 1860)
- 1939: Imre Bihari, hungara ĵurnalisto, redaktoro, raportisto (n. 1867)
- 1943: Oskar Meyer, aŭstra politikisto kaj inĝeniero (n. 1858)
- 1945: Robert Brasillach, franca verkisto
- 1946: Oswald Kabasta, aŭstra dirigento, interpretisto de la verkoj de Anton Bruckner, enestanta sur la germana-nazia listo de difavoratoj (n. 1896)
- 1949: Béla Zsolt, hungara verkisto, poeto kaj publicisto (n. 1895)
- 1952: Georgo la 6-a, reĝo de Unuiĝinta Reĝlando kaj dominioj, imperiestro kaj reĝo de Barato, reĝo de Irlando (n. 1895)
- 1958: Endre Antalffy, rumania hungara lingvisto, literaturhistoriisto, orientalisto kaj tradukisto (n. 1877)
- 1960: Lajos Széll, rumania hungara advokato, aŭtobiografiisto (n. 1882)
- 1964: Emilio Aguinaldo, filipina generalo, unua prezidento (n. 1869)
- 1966: István Zsakó, hungara, rumania hungara psikiatro (n. 1882)
- 1976: Sándor Halász, hungara ĵurnalisto, verkisto, ekonomika redaktoro de "Brassói Lapok" (n. 1892)
- 1977: Elek Farczády, rumania hungara historiisto kaj arkivisto (n. 1890)
- 1979: István Vörös, rumania hungara literaturhistoriisto (n.1915)
- 1988: Mária Bányai, rumania hungara aktorino (n. 1922)
- 1989: József Trózner, rumania hungara komponisto, dirigento (n. 1904)
- 1994: Joseph Cotten, usona kina, teatra kaj televida aktoro (n. 1905)
- 1995: Maruja Mallo, hispana pentristino, artistino de generacio de la 27a (n. 1902); Mira Lobe, aŭstra verkistino (n. 1913)
- 1996: Tadeusz Pleskaczyński, pola esperantisto, delegito de UEA pri arkitekturo, turismo kaj Varsovio (n. 1909)
- 1998: Falco, aŭstra kantisto kaj muzikisto de rokmuziko kaj popmuziko (n. 1957)
- 2000: Zoltán Tibor Sinka, rumania hungara lingvisto, germanisto (n. 1925)
- 2005: Armin Müller, germana ĵurnalisto, verkisto kaj pentristo (n. 1928)
- 2008: Felicja Sieracka, pola karitatulino, okupiĝanta pri senhejmuloj (n. 1915)
- 2011: Gary Moore, irlanda gitaristo, kantisto, komponisto (n. 1952)
- 2012: Antoni Tàpies, kataluna artisto kaj artoteoriisto (n. 1923)
- 2013: István Katona Szabó, rumania hungara/hungara verkisto (n. 1922); Ŝokri Belaid, tunizia juristo, opozicia gvidanto de Demokratia Patriota Movado, murdita (n. 1964)
- 2015: André Brink, sudafrika verkisto kaj literatura tradukisto (n. 1935); Assia Djebar, alĝeria verkistino, tradukistino kaj filmreĝisorino, membrino de Franca Akademio (n. 1936)
- 2019: Manfred Eigen, germana Nobelpremiita fizikisto kaj kemiisto (n. 1927)
- 2022: Lata Mangeshkar, barata kantistino kaj komponistino (n. 1929); George Crumb, usona komponisto kaj pedagogo (n. 1929)
- 2023: Lubomír Štrougal, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio 1970-1988 (n. 1924)
2024: John Bruton, ĉefministro de Irlando 1994-1997 (n. 1947); Sebastián Piñera, prezidento de Ĉilio 2010-2014 kaj 2018-2022 (n. 1949)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Nacia tago en Nov-Zelando, Waitangi Day, subskribo de la Traktato de Waitangi (1840)
- Nacia tago en Niuo, Waitangi Day, subskribo de la Traktato de Waitangi (1840), plia tago estas la 19-a de oktobro.
- Nacia tago en Tokelao - subskribo-datreveno de la Traktato de Waitangi (1840)
- Jamajko: Tago de Bob Marley (nacia festo)
- Sameio, Norvegio (oficiale), Svedio (oficiale), Finnlando (oficiale) kaj Rusio: Samea nacia tago (sameoj 1917)
- Romkatolika Kalendaro: memoro de
- Sankta Paŭlo Miki kaj liaj kunuloj
- Sankta Vedast, episkopo en Franka Imperio
- Internacia Tago de Nula Toleremo al Kripligo de Virinaj Seksorganoj, celebrata ĉiujare de 2003 kaj proklamita de Monda Organizaĵo pri Sano en 2006
- Tago de Ronald Reagan en Kalifornio kaj Viskonsino (2011)
La 6-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.