Magnús Guðmundsson
Magnús Guðmundsson (6-a de februaro 1879 - 28-a de novembro 1937) estis islanda juristo kaj politikisto. Li estis kelkfoja ministro, kaj mallongtempa ĉefministro kiam Jón Magnússon mortis en ofico en 1926.
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Magnús.
Magnús devis mallongtempe rezigni kiel justicministro dum esploriĝis financa afero ligita al li, sed li revenis al la ofico kiam la plej alta juĝinstanco juĝis en lia favoro.
Magnús apartenis al la Burĝpartio, la Konservativa partio kaj fine la Sendependecpartio.