Islanda nomo (islande: Íslenskt mannanafn) konsistas el persona nomo, patronomo kaj malofte familia nomo.

Specialaĵoj redakti

Specialaĵo de tradiciaj islandaj nomoj estas uzo de patronomo kaj ekstreme malofta uzo de familia nomo.

Plejmulto de islandanoj (kaj ankaŭ eksterlandanoj, ricevintaj dum lastaj jaroj islandan civiton) havas nur antaŭnomon kaj patronomon (simila praktiko ekzistis antaŭe ankaŭ en la kontinenta Skandinavio). Alparolante aŭ menciante homon, oni uzas nur antaŭnomon, sendistinge ĉu la parolanto bone konas lin aŭ ŝin. Islanda patronomo estas komplika konstruaĵo, konsistanta el nomo de la patro de koncerna persono en genitivo kaj la vorto «filo» (islande son) aŭ respektive «filino» (dóttir). Ekzemple, Leifr Eiríksson, Snorri Sturluson kaj Ingibjörg Stefánsdóttir.

Foje anstataŭ patronomon oni uzas patrinonomon. Ekzemple, Heiðar Helguson (filo de Helga), Vigdís Helgudóttir (filino de Helga), Eilífr Guðrúnarson (filo de Guðrún), Álfrún Guðrúnardóttir (filino de Guðrún). Plej ofte patrinonomo estas uzata anstataŭ patronomo rezulte de deziro de la patrino aŭ de la infano mem distanciĝi de la patro. Malpli ofte patrinonomoj estas donataj al infanoj por pli belsona kombino de la du partoj de la nomo. Foje oni uzas ambaŭ patronomon kaj patrinonomon; ekzemple Dagur Bergþóruson Eggertsson, urbestro de Rejkjaviko.

Foje en la kazoj, kiam oni ne povus distingi kompletajn samnomulojn per iliaj nomoj kaj patronomoj, aplikata estas avonomo. Tia konstruaĵo estas tute kutima en sagaoj, sed nun renkonteblas malofte, pli ofte uzata estas meza nomo.

En telefonlibroj alfabeta ordigo estas farata laŭ antaŭnomoj.

Familiaj nomoj redakti

Familiajn nomojn havas nur tre malmultaj islandanoj. Plej ofte ili heredis tiujn familiajn nomojn de eksterlanddevenaj gepatroj. Kiel ekzemploj de islandanoj kun familiaj nomoj povas esti menciitaj futbalisto Eiður Smári Guðjohnsen, aktoro kaj reĝisoro Baltasar Kormákur, aktorino Anita Briem, eksa islanda ĉefministro Geir H. Haarde. Islandanoj, havantaj familian nomon, ofte metas inter antaŭnomon kaj familian nomon ankaŭ mallongigitan patronomon. Ĉe geedziĝo nomoj de la geedzoj restas senŝanĝaj, krom tiuj maloftaj okazoj, kiam la edzo havas familian nomon kaj la edzino transprenas ĝin.

Antaŭ 1925, kiam tiu temo estis reguligita en la leĝaro, ekzistis laŭleĝa proceduro, per kiu islandanoj povis ricevi arbitre elektitan familian nomon. Tian eblecon uzis ekzemple laŭreato de Nobel-premio pri literaturo de la 1955 jaro Halldór Kiljan Laxness, kies denaska nomo estis Halldór Guðjónsson.

Ekzemploj redakti

edza patro:
Ingþór
Björnsson
 
edza patrino:
Hallbera
Þórðardóttir
 
edzina patro:
Guðmundur
Halldórsson
 
edzina patrino:
Sólveig
Jónatansdóttir
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
edzo:
Ólafur Ingþórsson
 
 
 
edzino:
Aðalheiður Guðmundsdóttir
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
filino:
Elín Ólafsdóttir
 
filo:
Ingþór Ólafsson


Ankaŭ la mondfama islanda kantistino Björk ne havas familian nomon. Ŝia plena nomo estas Björk Guðmundsdóttir [Bjork Gvudmundsdouttir]; do, la nomo de ŝia patro estas Guðmundur.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti