Patrinonomo estas parto de klana nomo donata al homo laŭ la nomo de ties patrino.

Patrinonomo estas kontraŭaĵo al patronomo.

En skandinavaj landoj dua nomo laŭ patrino estis konstruata per aldono al la nomo de la patrino de sufikso -son (filo) por knaboj kaj -dotter (filino) por knabinoj. Moderna islanda nomo konsistas plej ofte el persona nomo kaj patronomo, sed foje aldone al aŭ anstataŭ patronomo uzata estas patrinonomo.

Interesa ekzemplo de patrinonomo estas Sven Estridsson (reĝo de Danio en 10471074), filo de la dana princino Estrid Svendsdatter (filino de Sven Forkbarba) kaj skania jarlo Ulf Thorgilsson. En la Kieva Regno estis en la 12-a jarcento duko Olég Jarosláviĉ ankaŭ konata kiel Olég Nastásjiĉ; Jaroslaviĉ estas patronomo (filo de Jarosláv) kaj Nastasjiĉ estas patrinonomo (filo de Anastasíja [Nastásja]).

Familiaj nomoj redakti

En Unuiĝinta Reĝlando ekzistas familiaj nomoj formitaj iam el patrinonomoj, ekzemple Beaton, Hilliard, Megson.

En Hispanio kaj aliaj hispanlingvaj landoj ĵusnaskito ricevas du familiajn nomojn (aldone al unu aŭ pli multaj personaj nomoj); la unua estas la (unua) familia nomo de ties patro, kaj la dua estas la (unua) familia nomo de la patrino. Se la familia nomo de la patro estas tre vaste renkontata, artistoj ofte uzas duan (do, patrinan) familian nomon; ekzemple Pablo (Ruiz) Picasso, Federico (García) Lorca, Antonio (Domínguez) Banderas. La moderna leĝaro de Hispanio permesas al gepatroj elekti ordon de la familiaj nomoj de infano ĉe ties naskiĝo.

Familiaj nomoj, devenantaj el patrinonomoj, ekzistas ankaŭ ĉe rumanoj; ekzemple Aioanei, Ababei/Ababii, Acatrinei, Ailincăi (ĉi tie la prefikso a- indikas apartenon).

Rusaj familiaj nomoj, devenantaj el patrinonomoj, estas malmultaj sed tamen ekzistas; ekzemple Kátin, Ánnuŝkin, Aljónin, Alénin, Tatjánin, Maŝkóv kaj aliaj.

Ekzistas ankaŭ ukrainaj familiaj nomoj formitaj el patrinonomoj; ekzemple Kateríniĉ, Ĥívriĉ, Maríniĉ, Ivaníŝin.

Familiaj nomoj, formitaj el virinaj personaj nomoj, estas oftaj ĉe judoj; ekzemple Sórin, Dvórkin, Dvorkóviĉ, Ĥájkin, Éstrin, Rívkin, Róĥlin, Léjkin, Gítlin, Rájkin, Féjgin, Féjglin kaj multaj aliaj.

Eksteraj ligiloj redakti