Konservativa Partio (Islando)

La Konservativa Partio estis mallongtempa politika partio en Islando. Ĝi estis antaŭpartio de la Sendependecpartio, kiu estas la plej granda politika partio en Islando ekde sia fondiĝo en 1929.

Konservativa Partio
Íhaldsflokkurinn
partio
Lando  Islando
Estro * Jón Magnússon
Fondiĝo 1929
Lingvo(j) Islanda
vdr

Post fondiĝo de la Popolpartio kaj Progrespartio en 1916 la malnovaj burĝaj partioj, kiuj estis ĉefe debatintaj pri metodoj por akiri sendependecon de Danio, maldisiĝis. Multaj parlamentanoj de la konfliktintaj Hejmrega partio kaj la malnova sendependecpartio kunlaboris en la malnova Burĝpartio en 1923, kaj la Konservativa partio fondiĝis la 24-an de februaro 1924 de la plejparto de la parlamentanoj de la Burĝpartio.

En 1929 la Konservativa Partio malfondiĝis kaj unuiĝis kun la Liberalpartio en la novfondita Sendependecpartio.

Partiestroj de la Konservativa Partio estis ĉefministro Jón Magnússon kaj Jón Þorláksson. Tiu lasta iĝis la unua partiestro de Sendependecpartio.