Yrjö Väisälä

finna astronomo, geodeziisto kaj fizikisto (1891 - 1971)

Yrjö VÄISÄLÄ ([urjo VEJsele], finne laŭ IFA ['yrjø 'væisælæ], aŭskultu) (naskiĝis la 6-an de septembro 1891 en Kontiolahti, mortis la 21-an de julio 1971 en Rymättylä) estis finna astronomo, geodeziisto kaj fizikisto. Li estis esperantisto, ano de la familio Väisälä.

Yrjö Väisälä
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1891 (1891-09-06)
en Kontiolahti
Morto 21-an de julio 1971 (1971-07-21) (79-jaraĝa)
en Rymättylä
Tombo Turku Cemetery
Lingvoj finnaEsperanto
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de HelsinkoUniversitato de Turku
Memorigilo Yrjö Väisälä
Familio
Frat(in)oj Kalle VäisäläVilho Väisälä • Väinö Väisälä
Infano Marja Ilmatar Väisälä
Okupo
Okupo astronomoesperantisto • universitata instruisto • fizikisto • meteologo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Yrjö Väisälä studis matematikon, fizikon kaj astronomion en la universitato de Helsinko. Li komencis sian karieron kiel asekura matematikisto. En 1918–1925 li estis dungito de la Geodezia Instituto de Finnlando kaj tie spertiĝis pri triangulado. En 1924 li akiris la postenon de profesoro pri fiziko en la universitato de Turku, kie li baldaŭ plivastigis sian sciencan kampon al profesoreco pri astronomio. En 1951 li estis nomita akademiano, la plej granda honoro, kiun sciencisto tiutempe povis havi en Finnlando.

Dum sia vivo Väisälä estis konata unuavice kiel astronomo, sed konstantan famon donis al li la metodo mezuri longon utiligante interferon de blanka lumo; uzo de lia metodo disvastiĝis al la tuta mondo. En geodezio, lian metodon sukcesis anstataŭi nur la modernaj satelito-bazaj mezurteknikoj. Eĉ tiajn li iel antaŭvidis provante distanco-mezuradon per fotado de fulmlumoj alten levitaj per balonoj, aŭ de eksplodantaj raketfajraĵoj, sed la tiutempa fota tekniko ne ebligis sufiĉan precizon.

En optiko li estis ne nur teoriulo: sub lia gvido oni tajlis rimarkindajn astronomiajn spegulojn kaj lensojn. En siaj lekciaj notoj li prezentis la principon de la tiel nomata Schmidt-teleskopo jam antaŭ Schmidt, kaj poste faris plibonigon (astronomia fotilo Schmidt-Väisälä) al ĝi. Li ankaŭ evoluigis metodojn por mezuri kaj certigi la kvaliton de optikaj iloj, precipe de la surfacoj de astronomiaj speguloj. Unu lia provo estis plurspegula teleskopo, sed ĝin ne eblis sufiĉe stabiligi per la tiama rimedaro, kaj la unua tia ekfunkciis nur en 1987 helpata de aktiva rego-tekniko.

En astronomio li elpensis novan metodon trovi asteroidojn sur astrofotoj kaj ankaŭ metodon rapide kalkuli la orbiton de la trovita planedeto. Kune kun sia esplorgrupo li trovis kaj determinis 807 asteroidojn kaj 7 kometojn. En la 1950-jaroj la universitato ekhavis novan astronomian observejon en Tuorla. Tie Väisälä komencis esplorojn pri la rotacio de la Tero, precipe pri la eta variado de la direkto de ĝia akso, kaj tiel li revenis, per astronomio, al sia antaŭa studobjekto geodezio. La mezuradon li faris per t.n. zenitaj teleskopoj, kiujn li konstruis. Tiaj teleskopoj estis la plej precizaj iloj por determini la pozicion de la norda poluso ĝis la 1980-jaroj, kiam radioastronomio anstataŭigis ilin uzante la forajn kvazarojn kiel senmovan fonon de referenco.

La plej rimarkindaj el la kometoj trovitaj de li estas probable 40P/Väisälä 1 (trovita en 1939) kaj 139P/Väisälä-Oterma (trovita kune kun lia kolegino Liisi Oterma kaj unue identigita kiel asteroido 1939 TN).

Unu kratero (diametro 8 km, en la Ŝtorma Maro) sur la Luno estas nomita omaĝe al li, same la asteroido 1573 Väisälä. La kosmoesplora centro de la Universitato de Turku portas la nomon Väisälä-Instituto por Kosma Fiziko kaj Astronomio, akronime (el la angla nomo) VISPA.

Yrjö Väisälä havis tian kleron kaj lertecon en solvado de problemoj, ke li estis ŝerce nomata, laŭ la loko de lia observatorio, la Sorĉisto de Tuorla. Ekzistas ankaŭ tiunoma libro (Tuorlan taikuri, en la finna) pri li. – Ankaŭ du fratoj de Yrjö Väisälä faris elstaran karieron kiel sciencistoj: profesoro Kalle Väisälä estis matematikisto kaj profesoro Vilho Väisälä meteologo.

Yrjö Väisälä kaj Esperanto redakti

Profesoro Väisälä estis konata ankaŭ kiel esperantisto. Li estis fakdelegito de UEA pri astronomio kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li aktivis kiel prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta ĝis sia morto. Plurajn el la asteroidoj, kiujn li eltrovis, li nomis laŭ Esperanta temo, inter ili 1421 Esperanto (malkovrita en 1936) kaj 1462 Zamenhof (1938).

Bibliografio redakti

  Trovu « Yrjö Väisälä » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Oman tien kulkijat, veljekset Vilho, Yrjö ja Kalle Väisälä (Sekvante propran vojon, fratoj Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä), Olli Lehto; eld. Otava, 2005, (ISBN 9789511196310)

Recenzo: Leginda verko pri fratoj VÄISÄLÄ Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine, Jorma Ahomäki

Yrjö Väisälä - Tuorlan taikuri (la sorĉisto de Tuorla), eld. Aimo Niemi, esearo pri la vivo de Yrjö, personaj memoraĵoj de homoj kiuj konis lin, precipe en la finna, parte en la sveda. (ISBN 9789519611730)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • ??